Ludo L
tabulludo
Edward de Bono inventis la ludon L (L Game) en 1968[1].
L | ||
---|---|---|
eka pozicio
| ||
abstrakta ludo | ||
Aŭtoro | Edward de Bono | |
Nombro de ludantoj | 2 | |
Daŭro de ludo |
1 minuto ĝis senfine | |
Komplekseco de reguloj | facila | |
Hazardo | forestas | |
Eldondato | 1967 | |
Oni ludas ĝin pere de 4x4a ludtabulo, per unu ludpeco L-forma (la 4-kvadrato) de ĉiu ludanto. Krome oni uzas 2 neŭtralajn ludpecojn apartenantajn al neniu, sed moveblaj de ambaŭ.
MOVOJ
Ludantoj alternas siajn ludvicojn. Dum ludvico eblas movi du ludpecojn:
- unue kaj devige sian ludpecon 'L' ĝis nova pozicio. L-ludpecon oni povas levi, turni, renversi, ktp. kaj fine meti ĝin denove sur la ludtabulon en iu ajn pozicio. Oni taksas pozicion nova se almenaŭ unu el la fakoj kovritaj estas malsama. L-ludpeco devas kovri ĝustan formacion el fakoj malplenaj.
- Movinte la L-ludpecon, ludanto povas (ne estas devige) movi unu el la du neŭtralaj ludpecoj ĝis iu ajn malplena fako.
KIEL VENKI?
Ludcelo konsistas blokadi la kontraŭlon, kondukante lin-ŝin al pozicio el kiu nenia movo estas ebla. Oni venkas se la malamiko ne povas ŝanĝi la situon de sia L-ludpeco.
Referencoj
redakti- ↑ "The L-game: Dr de Bono invented the L Game in 1968." : https://www.edwddebono.com/ideas Arkivigite je 2020-04-06 per la retarkivo Wayback Machine