Městečko Trnávka

Municipo Městečko Trnávka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en valo de rivero Třebůvka, 9 km sudoriente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 1 401 loĝantoj (2024).

Městečko Trnávka
municipo
Městečko Trnávka kun burgo Cimburk en fono
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Městečko Trnávka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Montaro Suborlica montetaro
Memorindaĵo Cimburk burgo
Rivero Třebůvka
Situo Městečko Trnávka
 - alteco 318 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 42″ N 16° 43′ 04″ O / 49.71167 °N, 16.71778 °O / 49.71167; 16.71778 (mapo)
Areo 50,27 km² (5 027 ha)
Loĝantaro 1 401 (2024)
Denseco 27,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1234
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 41 ĝis 571 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578380
Katastraj teritorioj 10
Partoj de municipo 12
Bazaj setlejunuoj 14
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Městečko Trnávka
Retpaĝo: www.mtrnavka.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Ruinoj de burgo Cimburk
Ruinoj de burgo Cimburk de sudo

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jevíčko, Útěchov, Radkov, Rozstání, Mohelnice, Pavlov, Vrážné, Bezděčí u Trnávky, Gruna, Dlouhá Loučka, Chornice, Malíkov, Křenov kaj Vranová Lhota.

Historio

redakti

Ĝis la jaro 1918 ekzistis du memstaraj komunumoj, origina Stará (Malnova) Trnávka (Staré Město), kiu ekzistis jam pli frue ol la burgo Cimburk kaj subburga foira urbeto Nová (Nova) Trnávka (Trnávka) devenanta el ĉirkaŭ la jaro 1300. Tiu estis en la 16-a jarcento nomata urbeto. Nomo de en la jaro 1918 kunigita kampurbo Trnávka je "Městečko Trnávka" (Urbeto Trnávka) ŝanĝiĝis en la jaro 1929.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 534
18803 504
18903 439
19003 233
19103 121
19212 999
JaroLoĝantoj
19302 879
19502 017
19612 008
19701 792
19801 676
19911 600
JaroLoĝantoj
20011 527
20141 427
20161 390
20171 400
20181 401
20191 406
JaroLoĝantoj
20201 413
20211 305
20221 372
20231 414
20241 401

Partoj de municipo

redakti

Ekde la 1-a de januaro 1976 ĝos la 31-a de decembro 1991 apartenis al la municipo ankaŭ Bezděčí u Trnávky.

Memorindaĵoj

redakti

Burgo Cimburk

redakti

La burgo Cimburk, aŭ ankaŭ burgo Trnávka estis sufiĉe forta, kun fosaĵoj kaj remparoj. La antaŭburgejo estis protektata per tri turoj. La burgon konstruigis ĉirkaŭ la jaro 1300 Ctibor el Lipnice. Pli poste la burgon posedis familiaro el Lipá, poste markgrafo Jan kaj familiaro el Boskovice. En la jaro 1645 ĉi tie loĝis imperiestra soldataro, kiu la burgon tre ruinigis kaj en la 18-a jarcento estis la burgo forlasita kaj definitive ruiniĝis. Nun estas videblaj restoj de muregoj, pordegoj kaj konstruaĵoj, ĉefe de palaco kaj de turoj.

Preĝejo

redakti

Origina preĝejo de Sankta Jakobo la Granda estis atestita en la jaro 1407. Nova baroka preĝejo devenas el la jaro 1752. Ĝi estas oblonga kun oblonga duoncirkle fermita presbiterejo kaj sakristio sur suda flanko. En la okcidenta fronto estas enkonstruita prisma turo. Super la okcidenta enirejo en niĉo estas statuo de Sankta Jakobo kaj liĥtenŝtejna blazono. La muroj de navo kaj de presbiterejo estas membrigitaj per lizenoj, la fenestroj estas kvadrataj, volbitaj per segmentoj. Interioro estas volbita barele kun segmentoj. La ĥorejo estas masonita.

La rokoka, portala, pilastra ĉefaltaro tute plenigas ferman parton de la presbiterejo. Ĝi estas ornamita per statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Johano la Evangeliisto. Flankaj altaroj de Sankta Jozefo kaj de Sankta Maria estas klasikismaj, portalaj, kun statuetoj de anĝeloj kaj bildoj. La orgeno kaj predikejo estas rokokaj. Malfrugotika lignoskulptaĵo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1500 prezentas Sanktan Sebastianon. Valora bildo de Sankta Liborio estis kreita en la fino de 18-a jarcento.

Statuo de Sankta Johano Nepomuka

redakti

Pesta kolono

redakti

Apud la paroĥestrejo ĉe la ŝoseo estas baroka obelisko de Sankta Maria kun statuoj de Sankta Sebastiano, Sankta Roĥo, Sankta Karlo el Borrome kaj Sankta Rozalia. Ĝi estas elstara plastikaĵo el la jaro 1731 de J. F. Pacák.

Monumento

redakti

De la jaro 1942 ĝis fino de la milito estis en la vilaĝo taĉmento por ekzercado de germana junularo en manipulado kun infanteriaj armiloj. Oni ne povas ekskludi, ke agado de la junularo kaŭzis, ke la 9-an de majo 1945 ĉi tie estis linĉita germana loĝantaro. En la jaro 2000 estis en Městečko Trnávka malkovrita memortabulo al germanaj viktimoj de postmilita perforto.

Bibliografio

redakti
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
admin 1