MI 20 (Materialo Interkonektita mendita en 2020), antaŭe MI NG (Materialo Interkonektita Nova Generacio), estas planita porpasaĝera veturanta materialo por kiu Société nationale des chemins de fer français (SNCF) kaj Régie autonome des transports parisiens (RATP) petis prezoferton en 2018 nome de Île-de-France mobilités (IDFM). Tiu veturanta materialo estas destinita anstataŭigi la ekzistantajn materialojn MI 79 kaj MI 84 sur linio B de RER de Francilio.

MI 20
Nomo kaj tipo
Tipo Trajnunuo
Servado
Servado 2027 -
Fervoja operatoro RATP, SNCF
Linioj
Produktado
Produkta lando Francio
Produktisto Alstom (eks-Bombardier) / CAF
Formacio 7 unuoj
Trajtoj
Longeco 104,1 m
Pordoj 2 ambaŭflanke
Maksimuma rapido 120 km/h
Kapacito 1020
Ŝpuro 1 435 mm
Kurenta sistemo 1.5 kV / 25 kV
vdr
  NODES