Malfermitkoda programaro

(Alidirektita el Malfermkoda programaro)

Malfermitkoda programaro (angle open source software) estas komputila programaro, kiu plenumas la sekvajn kriteriojn:

  • libera distribuado
  • disponebla fontkodo
  • rajto fari derivaĵojn
קוד פתוח
Emblemo de malfermitkoda programaro
Emblemo de FOSS kaj malfermitkoda programaro

Disponi pri la fontoteksto de la programo ne sufiĉas; necesas kontroli ankaŭ ĝian uzpermesilon.

Malfermita kodo estas tipo de komputila programo en kiu la fonta kodo estas disponebla por ĝenerala publika uzado aŭ ŝanĝado el sia originala formo. Kelkaj programoj tiel LinuksoAndroido estas ekzemploj de malfermitkodaj programoj.

Terminologio: libera programaro kaj malfermita kodo

redakti

Ofte oni parolas pri libera programaro kaj malfermita kodo kiel pri sinonimoj, kaj kelkaj kreintoj de malfermita kodo tiel intencis, sed por multaj (t. e. por tiuj, kiuj konsideras MK-n kiel memstaran movadon) la celoj de la movadoj estas malsamaj.

La movado por malfermita kodo originis kiel redifino de libera programaro, unu el kaŭzoj de kiu estis parta samnomeco de "libera programaro" kaj "senpaga programaro" en la angla lingvo ("free software").

Libera programado emfazas la liberecon de la uzantoj (kaj, do, la kvar liberaĵojn), dum la movado por malfermita kodo nur volas ke la kodo estu malfermita kaj videbla por ke la aŭtoro kaj la programo povu profiti de helpo de aliuloj, kiuj volas ŝanĝi la programon. Do, oni povas konkludi ke libera programado estas socia movado kaj malfermita kodo estas teknika movado.

Kelkaj senpagaj programoj rekomenditaj en 2020

redakti
  • Tutanota, pli sekura retpoŝto kun enkriptado
  • Signal, tujmesaĝilo kun enkriptado
  • Telegram, tujmesaĝilo kun enkriptado

Ĉefa malfermitkoda programaro rekomendita en 2019 (por Vindozo)

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  NODES
Note 1
Project 1