Malpeza Metroo 3
La linio 3 aŭ ML-3 de la Malpeza Metroo de Madrido (Hispanio) apartenas al la okcidenta zono de la malpeza metrosistemo kiu samtempe estas parto de la reto de la Metroo de Madrido. La linio havas totalan longon de 13,7 km kaj konsistas el 16 stacioj, el kiuj unu estas subtera: Colonia Jardín, estas unu en la tranĉeo sed ĝi ne estas subtera: Montepríncipe. Ĝia konstruado komenciĝis en decembro 2004 kaj finiĝis kun ĝia inaŭguro la 27-an de julio 2007. Ĝi kunigas Colonia Jardín de la madrida distrikto Latino (zono A de la Madrida Konsorcio de Transportoj) kun la urbo Boadilla del Monte (zono B-2), Trairante la komunumoj de Pozuelo de Alarcón kaj Alcorcón (B-1).
Linio ML-3 - Metroo de Madrido | |
---|---|
Stacio Infante Don Luis sur linio ML-3 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metro Ligero Oeste |
Historio | |
Malfermo | 2007 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 13,7 km |
Ŝpuro | 1 435 mm |
Stacioj de la fervojlinio | |
16 stacioj | |
Stacioj
redakti- Colonia Jardín (Kolonio-Ĝardeno)
- Ciudad de la Imagen
- José Isbert
- Ciudad del Cine
- Cocheras (Aŭtejoj)
- Retamares (Genistejoj)
- Montepríncipe (Montoprinco)
- Ventorro del Cano (Gastejaĉo de la Blankharulo)
- Prado del Espino (Herbejo de la Dornarbusto)
- Cantabria
- Ferial de Boadilla (Foirejo de Boadilla)
- Boadilla Centro
- Nuevo Mundo (Nova Mondo)
- Siglo XXI (21-a jarcento)
- Infante Don Luis
- Puerta de Boadilla (Pordo de Boadilla)