Marcel Carné
Marcel Albert CARNÉ (Franclingva prononco: [maʁsɛl albɛʁ kaʁne]; 18a de aŭgusto 1906 – 31a de oktobro 1996) estis franca kin-reĝisoro. Ŝlosila figuro en la poezirealisma movado, la plej bone konataj filmoj de Carné estas Le Quai des brumes (1938), Le jour se lève (1939), Les visiteurs du soir (1942) kaj Les enfants du paradis (1945), el kiuj la lasta estis citita kiel unu el la plej grandaj filmoj de ĉiuj tempoj.
Marcel Carné | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Marcel Carné | |||||
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1906 en Parizo | ||||
Morto | 31-an de oktobro 1996 (90-jaraĝa) en Clamart | ||||
Tombo | Tombejo Saint-Vincent vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro filmkritikisto artokritikisto scenaristo reĝisoro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Le Quai des brumes ❦ Le jour se lève ❦ Les Enfants du paradis vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li laboris en Anglio por Alexander Korda, nome por Knight Without Armour (1937), kaj tio ebligis al Carné fari sian projekton, Jenny (1936), kiel reĝisoro.[1] La filmo markis la komencon de sukcesa kunlaborado kun la superrealisma poeto kaj scenaristo Jacques Prévert. Tiu kunlabora rilato daŭris pli ol dekduo da jaroj, dum kiuj Carné kaj Prévert kreis siajn plej bone memoratajn filmojn. Kune, ili engaĝiĝis en la poezirealisma kinmovado de fatalaj tragedioj.
Sub la germana okupacio de Francio dum la Dua Mondmilito, Carné laboris en la teritorio de la Reĝimo de Vichy kie li kontraŭis la klopodojn de la reĝimo por kontroli arton; fakte kelkaj liaj teamanoj estis judoj, kiel Joseph Kosma kaj scendesegnisto Alexandre Trauner. Dum malfacilaj kondiĉoj ili faris la plej rigarditan filmon de Carné nome "Les enfants du paradis" (1945) publikigita post la Liberigo de Francio.
Carné estis malferme samseksemulo. Kelkaj el liaj postaj filmoj enhavas referencojn al maskla samseksemo aŭ duseksemo. Lia iama partnero estis Roland Lesaffre kiu aperis en multaj el liaj filmoj.
Reĝisoritaj filmoj
redakti- Jenny (1936)
- Drôle de drame (1937)
- Le Quai des brumes (1938)
- Hôtel du Nord (1938)
- Le jour se lève (1939)
- Les visiteurs du soir (1942)
- Les enfants du paradis (1945)
- Les portes de la nuit (1946)
- La fleur de l'âge (1947)
- La Marie du port (1950)
- Juliette ou La clef des songes (1951)
- Thérèse Raquin (1953)
- L'air de Paris (1954)
- Le pays d'où je viens (1956)
- Les tricheurs (1958)
- Terrain vague (1960)
- Du mouron pour les petits oiseaux (1963)
- Trois chambres à Manhattan (1965)
- Les jeunes loups (1968)
- Les assassins de l'ordre (1971)
- La merveilleuse visite (1974)
- La Bible (1977, dokumenta)
Notoj
redakti- ↑ Richard Roud "Marcel Carné and Jacques Prevert" en Roud Cinema: A Critical Dictionary: Volume One, Aldrich to King, London: Secker & Warburg, 1980, pp. 189-92, 189, 191