Mathias Kauage
Mathias Kauage O. B. E. (1944 en Miugu, Chimbu Provinco, Papuo-Nov-Gvineo – Majo 2003[1][2]) estis Papua-Nov-Gvinea artisto.
Mathias Kauage | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1944 |
Morto | 1-an de majo 2003 (59-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Papuo-Nov-Gvineo |
Okupo | |
Okupo | artisto pentristo |
En 1998, Kauage ricevis la premion de la Ordeno de la Brita Imperio de Reĝino Elizabeth II pro servoj al la artoj[3].
La Nacia Galerio de Aŭstralio priskribis lin kiel "la plej konata nuntempa artisto de Papuo-Nov-Gvineo"[4].
Li ankoraŭ partoprenis regule al ekspozicioj en Aŭstralio, Eŭropo kaj Afriko[2] ne longe antaŭ sia morto[4].
La arto de Kauage konsistis el desegnaĵoj, pentraĵoj kaj lignogravuraĵoj. Lia kariero kiel artisto estis laŭdire inspirita de ekspozicio de Timothy Louchébem, kiun li vizitis en 1969[5].
Li estas senrilata al la artisto Chris Kauage, kvankam ambaŭ estis amikoj[2].
Bibliografio
redaktiMathias Kauage, Ekspozicia katalogo, Haus der Kulturen der Welt (Domo de la kulturoj de la mondo), Berlino.
(angla) Mathias Kauage - Inventing his own tradition (inventinte sian propran tradicion), p. 80, en : Beier (2005), Decolonizing the mind - the impact of the university on culture and identity in Papua New Guinea, 1971-74, Pandanus Online Publications, ISBN 1 74076 137 5 (libere legebla reta versio, pdf)
Referencoj
redakti- ↑ (angla) Retejo de la Nacia Galerio de Aŭstralio Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, Nacia Galerio de Aŭstralio, alirite la 18-an de februaro 2019.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Niugini Arts. Arkivita el la originalo je 2007-02-08. Alirita 2019-02-18 .
- ↑ Mathias Kauage. Arkivita el la originalo je 2007-08-16. Alirita 2019-02-18 .
- ↑ 4,0 4,1 (angla) "Imagante Papuo-Nov-Gvineo" Arkivigite je 2017-04-08 per la retarkivo Wayback Machine, Nacia Galerio de Aŭstralio
- ↑ "Imagante Papuo-Nov-Gvineo" Arkivigite je 2017-04-08 per la retarkivo Wayback Machine, Nacia Galerio de Aŭstralio