Mendel-Universitato en Brno
La Mendel-Universitato en Brno (mallonge MENDELU) estas plej malnova agrikultura kaj forsta universitato en Ĉeĥio. Ĝi fondiĝis en la jaro 1919 kiel Altlernejo agrikultura kaj tiel nomiĝis ĝis la jaro 1994. Ekde la jaro 1995 ĝi portis la nomon Agrikultura kaj forsta universitato de Mendel. En la jaro 2010 okazis plia nomŝanĝo, al Mendel-Universitato en Brno, ĉar jam ne temas pri pure agronoma universitato, sed en la oferto troviĝas ankaŭ informadikaj kaj ekonomikaj fakoj. Nuntempe ĝi havas kvin fakultatojn kaj pli ol 10.000 studentojn.[1] Rektoro estas prof. Ing. Danuše Nerudová, Ph.D.[2]
Mendel-Universitato en Brno | ||
---|---|---|
universitato agrikultura lernejo entrepreno esplora institucio en Ĉeĥio eduko pri forsto | ||
Informoj | ||
fondodato | 1919 | |
Situo | ||
Geografia situo | 49° 12′ 37″ N, 16° 36′ 57″ O (mapo)49.210216.6159Koordinatoj: 49° 12′ 37″ N, 16° 36′ 57″ O (mapo) | |
lando | Ĉeĥio | |
urbo | Brno | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
jura formo | Higher Education Institution vd | |
| ||
Administra divido
redaktiLa Mendel-Universitato havas 5 fakultatojn kaj unu instituton.
Fakultatoj (ligiloj al interretaj paĝoj aŭ al artikoloj)
redakti- Agronomia fakultato Arkivigite je 2010-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Forsta kaj lignista fakultato Arkivigite je 2010-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Fakultato de ekonomiko kaj manaĝerado Arkivigite je 2010-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĝardena fakultato Arkivigite je 2010-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj
- Instituto de tutviva edukado Arkivigite je 2011-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
Situo de la universitato
redaktiLa Mendel-Universitato lokiĝas en la urboparto Brno-sever. Temas pri arealo de konstruaĵoj, en kiu okazas plejparto de la edukado. En la arealo troviĝas ankaŭ manĝejo por la studentoj kaj dungitoj. Per speciala ponto super ŝoseo estas la arealo ligita kun arboreto en kiu troviĝas ankaŭ du pliaj lernoĉambroj. Ne for de la arboreto estis en la jaro 2010 aĉetita konstruaĵo por la Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj. Malkiel la ceteraj, la ĝardena fakultato situas ekster Brno, en Lednice en suda Moravio.
Studenthejmoj
redaktiLa Mendel-Universitato havas 3 studenthejmojn en Brno kaj unu en Lednice.
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-28. Alirita 2010-10-25 .
- ↑ http://mendelu.cz/24995-vedeni-univerzity
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala paĝo de universitato (ĉeĥe) Arkivigite je 2010-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala paĝo de universitato (angle)