Metroo de Medellín
La Metroo de Medellín (hispane Metro de Medellín), realnome Metropola trajno de la Valo de Aburrá (hispane Tren metropolitano del Valle de Aburrá), estas la metroa sistemo de la metropola areo de la Valo de Aburrá en Antjokio, Kolombio; Ĝi konsistas el tri fervojlinioj, nome: du komercaj servolinioj: linio A kaj linio B;[1] kaj proviza linio: linio C kiu provizas linion B kaj nur disponigas komercan servon en iaj okazoj.[2] Kune ili sumas totalan longon de 34,52 kilometroj.[1] Estas 27 stacioj en funkciado, ĉiuj estas adaptitaj por faciligi eniron al personoj kun reduktita moviĝeblo (PRM).[1] Tiu ĉi transportsistemo estas administrata de la ŝtata kompanio "Empresa de Transporte Masivo del Valle de Aburrá Ltda. - Metro de Medellín Ltda".
Metroo de Medellín Metro de Medellín | |
---|---|
Novaj trajnoj de la Metroo de Medellín | |
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Valo de Aburrá, Antjokio, Kolombio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 30-a de novembro 1995 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 34,52 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de stacioj | 27 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Medeĝino, Departemento Antjokio |
Transportisto | Empresa de Transporte Masivo del Valle de Aburrá Ltda.- Metro de Medellín Ltda. |
Ĝi formas parton de SITVA ("Integrita transportsistemo de la Valo de Aburrá", hispane Sistema integrado de transporte del Valle de Aburrá), kune kun la Telfero de Medellín, aŭtobusoj en buskoridoroj Metroplús, la Integra Transportsistemo (SIT) kaj la tramvojo de Medellín.[1]
Kiel unua sperto de moderna amastransporto en Kolombio kaj la sola metroa sistemo en la lando, la Metroo de Medellín respondas al la plej ellaboritaj urbaj planoj de la Departemento Antjokio.[3]
Mapo
redaktiLinioj
redaktiLinio | Longo (km) |
Finstacioj | Kapacito | Malfermo | Stacioj | Veturiloj | Tipo de veturiloj |
---|---|---|---|---|---|---|---|
25,8 | Niquía ↔ La Estrella | 48 653 | 30-a de novembro 1995 | 21 | 80 | Trajnoj | |
5,5 | San Antonio ↔ San Javier | 16 231 | 29-a de februaro 1996 | 7 | |||
13,25 | Caribe ↔ Aguacatala | 14 000 | Konstruata[4][5] | 17 | nekonata | Malpeza trajno |
Stacioj
redakti Linio A |
|
Linio B |
Veturanta materialo
redaktiLa veturanta materialo de la Metroo de Medellín estas funkciigita per elektro, tra supertraka kontakta lineo. La uzata ŝpuro estas 1 435 mm, kio estas la internacia ŝpuro.[2]
La Metroo de Medellín havas aron da 80 trajnoj entute, dividitaj en 2 arojn.
La plej malnovaj trajnoj estas tiuj de la 1-a aro, produktitaj de MAN, kiuj estas 42 entute.
Dum la plej modernaj trajnoj estas tiuj de la 2-a, fabrikitaj de CAF, kiuj estas 38 entute.
Aro | Foto | Konstruo | Dato | Motoro | Unuoj | Inter- konekto |
Alteco interna | Alteco totala | Longo | Longo unuo |
Longo totala |
Kapacito lokoj |
Maks. rapido | Linio |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1-a | MAN | 1995 | Kontinua kurento | 3 | Ne | 220 cm | 380 cm | 320 cm | 22,86 m | 68,58 m | 148 (sid-) 1 220 (star-) |
80 km/h | | |
2-a | CAF | 2009 | Alterna kurento | 3 | Jes | 220 cm | 380 cm | 320 cm | 23,09 m | 69,29 m | 120 (sid-) 1 021 (star-) |
80 km/h |
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Memoria de sostenibilidad 2022 (pdf), p. 40. Metro de Medellín (23 de marto 2014). Alirita 29 de junio 2023 .
- ↑ 2,0 2,1 Metro de Medellín: Nuestro Sistema - Detalles técnicos (20 de marzo de 2014). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 23 de marzo de 2014 .
- ↑ Palma Tools colabora con el Metro de Medellín en la recarga de tarjetas de transporte a través del móvil. palmatools.com (3 de oktobro 2017). Alirita 1 de julio 2023 .
- ↑ Metro de la 80. Alirita 11 de julio 2023 .
- ↑ Velásquez Jaramillo, Alonso. ¡Así avanza la construcción del Metro de la 80!. Sala de prensa de la Alcaldía de Medellín (7 de junio 2023). Alirita 11 de julio 2023 .