Midriazo
En medicino, midriazo estas la dilatiĝo de la pupilo, ofte kiel simptomo de malsano aŭ drogo. Ĝi estas la malo de miozo.
Midriazo | |
---|---|
klinika signo • simptomo aŭ signo | |
KIM-10 | H57.0 |
Priskribo
redaktiNormale, la pupilo dilatiĝas en mallumo kaj maldilatiĝas en la lumo, por optimuma vidkapablo kaj protekto kontraŭ sunradioj dum la tago. Tamen, midriaza pupilo restas dilatita, eĉ en hela medio.
Kaŭzoj
redaktiMidriazo povas estis simptomo de troa enkrania premo. Ankaŭ traŭmato en la okulo aŭ kapo povas kaŭzi midriazon.
Midriazo povas esti kaŭzita ankaŭ de medikamentoj kaj drogoj; drogo kaŭzanta midriazon nomiĝas midriaziganto. Jen kelkaj midriazigantoj:
- Amfetamino, kokaino, MDMA
- LSD, psikedelaj fungoj
- Difenhidramino
- Dekstrometorfano