Miĥail Povorin
Mikaelo (Miĥail) POVORIN (naskiĝis la 18-an de marto 1962) estas Esperanta bardo el Moskvo, la ĉefurbo de Rusio. Li kreas ankaŭ popmuzikon, verkas poemojn kaj tradukas. Mikaelo havas en sia koncerta repertuaro ĉirkaŭ 50 kantojn, plejparte originalajn. Inter ili estas "Mia kara amik'" dediĉe al la dueto Ĵomart kaj Nataŝa kaj "Fajrereto", ilin ambaŭ kantas la dueto. Krome, li scias kaj ofte kantas en renkontiĝoj multajn kantojn, kiuj delonge estas tradiciaj por rusiaj esperantistoj.
Miĥail Povorin | |
---|---|
konata rusia esperanto-poeto kaj kantisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-a de marto 1962 en Moskvo, Soveta Unio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | ruso |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Unu el la plej interesaj muzikaj trovaĵoj de Mikaelo estas karaokeo en Esperanto, kiun krome faras membro de la Pinarbara Esperanta Grupo en Brazilo (kaj lastatempe ankaŭ aliaj esperantistoj).
En julio 2006 estis eldonita dudiska kolekto de la plej bonaj kaj plej novaj kantoj de Miĥail Povorin. Ĝi estas aĉetebla ĉe Vinilkosmo. Recenzo Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine fare de Glebo Malcev en La Ondo de Esperanto.
Mp3-dosieroj: http://www.musicexpress.com.br/povorin_eo[rompita ligilo]
Kantoj kaj albumoj
redaktiKantoj de OkSEJT-39
redaktiPartoprenis per kantoj kaj kantado.
DISKO 1 “VERULA SEZONO” | DISKO 2 “REVULA SEZONO” |
---|---|
|
|