Peloponeza milito
La Peloponeza milito estis milito inter la urboŝtatoj Ateno kaj Sparto de antikva Grekio kaj iliaj aliancanoj inter la jaroj 431 kaj 404 antaŭ Kristo.
Peloponeza milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Peloponeza milito en Egea maro.
| |||||||
milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Ateno kaj aliancanoj | Sparto kaj aliancanoj | ||||||
Komandantoj | |||||||
Periklo Nikio |
|||||||
Forto | |||||||
32.000 | 32.000 | ||||||
Perdoj | |||||||
16.800 mortintoj kaj vunditoj | 5.700 mortintoj kaj vunditoj | ||||||
Dum la plejparto de la 5-a jarcento a.K. estis rivalado inter Ateno kaj Sparto, kio fine eksplodis en longdaŭran militon. La plej proksima kaŭzo estis la interveno de Ateno en kverelo inter Korinto kaj Kerkiro (moderna Korfuo). Dum la unua fazo, Sparto ripete invadis Atikon, la regionon kies ĉefurbo estis Ateno. Ateno, kiu posedis potencan mararmeon, atakis la bordojn de la Peloponezo. La rezulto estis ne decidiga, kaj dum 421 a.K. la du urboj signis traktaton - la "paco de Nikio".
Dum 415 a.K. Ateno sendis mararmeon kontraŭ Sirakuzo, Sicilio sed la afero fiaskis kaj ege malfortigis Atenon. Tio kondukis al la fina fazo de la milito, dum kiu Sparto, aliancano de la persa imperio, instigis ribelojn de anoj de la Atena imperio. Dum 404 a.K., la Atena mararmeo estis katastrofe venkita de la spartanoj en la batalo de Aegospotami, kaj la sekvantan jaron kapitulacis Ateno. La Spartanoj estigis en Ateno tiranan registaron de "la tridek". Tamen la oligarkoj estis forpelataj dum 403 a.K., kaj oni restaŭris la demokration. Rezulte de la alianco de Sparto kaj la Persa Imperio, dum la sekvantaj jardekoj la persoj grave influis grekajn aferojn.
Per tiel longa milito multaj grekaj ŝtatoj senriĉiĝis. Ateno mem iom reakiris sian potencon kaj influon, tamen neniam ĝis la antaŭa grado. La malfortigo de Ateno kaj Sparto kreis oportunojn por aliaj grekaj ŝtatoj, inkluzive de Makedonio (v. Antikva Makedonio).
Gravan historion pri la milito verkis Tucidido, kiu estis atena generalo dum la unua fazo.