Monstampista Domo (Koburgo)
Monstampista Domo (germane: Münzmeisterhaus) nombriĝas inter la plej gravaj burĝaj domoj de Koburgo, Germanujo. La domo situanta je strato Ketschengasse 7 estiĝis en 1444 kiel trietaĝa loĝejo por la estroj de la monfarejo kromnomitaj de Rosenau. Ĝi estis unu el la unuaj gotikaj trabfakaĵoj etaĝo por etaĝo konstruitaj en la tuta urbo.
Depost 1854 por dek jaroj kaj denove post pligrandiĝo fare de arĥitekto Georg Meyer inter 1867 kaj 1901, ĝi estis uzata de la gimnazio Alexandrinum. Poste teretaĝe enestis du vendejoj, alietaĝe loĝejoj.
Arkitekturo
redaktiLa fortimpresa defluilflanka domo estas ne tute 22 metrojn alta, transverse 16,5 metrojn profunda kaj havas fasadon de 22 metroj malpost la strato Ketschengasse. Ĉi tiu konsistas teretaĝe el masivaj grejsaj kvadroj kun ses laŭbaj arkoj. Meze troviĝas enirejo kaj transirejo al la interna korto, maldekstre transarka aliro je la strato Neugasse. La antaŭensaltanta fasado de la du supraj etaĝoj havas dek fenestrajn aksojn. Temas pri ligna framskeleta konstruĵo kuŝanta sur konzoloj kun andreaj krucoj. La gablaj flankoj en la direkto de la najbaraj domoj estas iom pli modestaj. La transirejo al strato Neugasse eĉ hodiaŭ havas ankoraj bufroŝtonojn. Parte ĝi havas kelon kun mezepoka barelvolbo kaj rondarka portala kadro.
La selotegmento kun oblikveco de ĉ. 48° ricevis poste diversajn lukarnojn. Dum la 20-a jarcento estis kreo de granda ŝtuparo kaj eĉ munto de lifto. En 1957 oni malkovris, dum restaŭrado, grizajlajn pentraĵojn el la 16-a jarcento reprezentantaj figurojn alegoriajn je la sep gravegaj pekoj. Ili nun spekteblas en la aŭlo de la najbara lernejo Gymnasium Casimirianum.
Literaturo
redakti- Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler. Denkmäler in Bayern. Volumo IV/48. Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X, p. 173–174
Eksteraj ligiloj
redakti- "Digitales Stadtgedächtnis"
- "Historien-Schauspiel im Münzmeisterhaus Coburg" (pri endomaj teatro-enscenigoj; julio 2023)