Monto Majono (vulkano)
vulkano en Filipinoj
La 2462 metrojn alta Monto Majono estas vulkano en Filipinoj, proksimume 300 km oriente de la ĉefurbo Manilo. Ĝi situas en la Bikola regiono je la sudorienta etendaĵo de la ĉefinsulo Luzono proksime al la urbo Legazpio
Monto Majono | |||
---|---|---|---|
monto • stratovulkano • montopinto | |||
Alteco |
2 462 m | ||
Geografia situo | 13° 15′ N, 123° 41′ O (mapo)13.256666666667123.685Koordinatoj: 13° 15′ N, 123° 41′ O (mapo) | ||
| |||
La Majono situas je la limo de la eŭrazia kontinentplato kun la filipina plato, sekve en tektonike ekstreme aktiva regiono. Pro ĝia preskaŭ perfekte formita konuso multaj nomas ĝin la plej bela vulkano de la mondo.
Vulkanologoj klasifikas la Majonon tavolvulkano. En la pasintaj 400 jaroj ĝi erupciis pli ol 50-foje kaj do estas la plej aktiva vulkano de la insulo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Filipinoj National Disaster Coordinating Council Arkivigite je 2007-04-18 per la retarkivo Wayback Machine Ĝisdatigitaj informoj pri Monto Majono
- Terobserva paĝo de NASA Arkivigite je 2005-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Majestic Mt. Mayon - Cagsawa Ruin Park Arkivigite je 2012-03-19 per la retarkivo Wayback Machine Bildoj de Jenny Exconde