Montreala regiono
La Montreala regiono estas administra regiono de Kebekio. Lokiĝante en la sudokcidento de la provinco, ĝi ampleksas la insulon Montrealo kaj apudajn insulojn en la insularo Hochelaga, nome la insuloj Bizard, des Sœurs, Dorval, Sankta Helena kaj Notre-Dame kaj aliaj malgrandaj insuloj apudaj.
Montreala regiono | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
administra regiono de Kebekio [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Kebekio | ||
Ĉefurbo | Montrealo | ||
- koordinatoj | 46° N, 74° U (mapo)45.5-73.683333333333Koordinatoj: 46° N, 74° U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 684,61 km² (68 461 ha) [+] | ||
Areo | 684,61 km² (68 461 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 2 074 068 [+] (2020) | ||
Denseco | 3 029,56 loĝ./km² [+] [+] | ||
Montreala regiono | |||
Vikimedia Komunejo: Urban agglomeration of Montreal [+] | |||
La regiono same eltendiĝas kiel la Urba Aglomeraĵo de Montrealo, kaj la eks-teritorio de la urbo Montrealo (2002-2006). La Urba Aglomeraĵo estas teritorio egala al regiona municipo (territoire équivalent à une MRC) kaj nun, post la municipaj malkunigoj de 2006, inkluzivas dek ses municipojn:
- Baie-D'Urfé
- Beaconsfield
- Côte-Saint-Luc
- Dollard-Des Ormeaux
- Dorval
- Hampstead
- Kirkland
- L'Île-Dorval
- Montrealo
- Arondismento Ahuntsic-Cartierville
- Arondismento Anjou
- Arondismento Côte-des-Neiges–Notre-Dame-de-Grâce
- Arondismento L'Île-Bizard–Sainte-Geneviève
- Arondismento LaSalle
- Arondismento Lachine
- Arondismento Le Plateau-Mont-Royal
- Arondismento Le Sud-Ouest
- Arondismento Mercier–Hochelaga-Maisonneuve
- Arondismento Montréal-Nord
- Arondismento Outremont
- Arondismento Pierrefonds-Roxboro
- Arondismento Rivière-des-Prairies–Pointe-aux-Trembles
- Arondismento Rosemont–La Petite-Patrie
- Arondismento Saint-Laurent
- Arondismento Saint-Léonard
- Arondismento Verdun
- Arondismento Ville-Marie
- Arondismento Villeray–Saint-Michel–Parc-Extension
- Montréal-Est
- Montréal-Ouest
- Mont-Royal
- Pointe-Claire
- Sainte-Anne-de-Bellevue
- Senneville
- Westmount
Kun 499,19 km² kaj 1 854 442 homoj, la regiono estas la due plej malgranda kaj plej popolhava de la kebekiaj regionoj, kaj estas la ekonomia centro de la provinco.