Municipo Gulbene
La distrikto > municipo Gulbene (latve Gulbenes novads) estas distrikto en okcidenta Latvio. La distrikto estis kreita en 2009 en la lastaj limoj de iama distrikto Gulbene (latve Gulbenes rajons). La centro de la distrikto situas en Gulbene.
municipo Gulbene | |||
latve Gulbenes novads | |||
municipo | |||
Stāmeriena palaco
| |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | ||
Ŝoseo | P27 Smiltene-Gulbene | ||
- Ŝoseo | P37 Pļaviņas-Gulbene | ||
- Ŝoseo | P35 Gulbene-Viļaka-Pitalovo | ||
- Ŝoseo | P36 Rēzekne-Gulbene | ||
Urbo | Gulbene | ||
Riveroj | Gauja, Tirza, Pededze | ||
Ĉefurbo | Gulbene | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 235 m s. m. | ||
Areo | 1 872 km² (187 200 ha) | ||
Loĝantaro | 19 619 (2021[1]) | ||
Denseco | 10,48 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 2009 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
ISO 3166-2:LV | LV-033 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Gulbenes novads | |||
Retpaĝo: gulbene.lv | |||
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Balvi, sude distrikto Madona, norde distrikto Alūksne kaj distrikto Smiltene, kaj okcidente distrikto Cēsis.
Historio
redaktiKomence de la 13-a jarcento, la teritorio de la distrikto apartenis al la latgalaj ŝtatoj Tālava kaj Atzele.[2] Skribfontoj unue mencias la Gulbene kasteldistrikto (Gulbana) en la Tālava dividadinterkonsento (1224) inter Ordeno de Glavofratoj kaj la episkopo de Rigo.
De la 13-a ĝis la 16-a jarcento, la distrikto situis ĉe la latva fino de la Riga Arkidiocezo. Ekde la Livonia Milito, Gulbene kasteldistrikto en 1562 estis inkludita en la Duklando de Pārdaugava, apartenanta al la Polaj-Litovaj ŝtato. En 1629 Svedio konkeris la distrikto.
En 1772 Rusia Imperio aneksis la distrikto. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.
Geografio
redaktiEn la nordokcidenta parto de la distrikto troviĝas la valo Vidusgauja , okcidente - Vidzeme Centra Altebenaĵo kun altecoj superantaj 200 m super marnivelo (ĝis 235 m), en la centra parto Gulbene montetoj, larĝa 5–10 km kaj 120–170 m alta (Beļava kasteltumulo 178 m), en la sudo malgrandaj krestoj (inkluzive de Liedes montoj),[3] en la sudoriento la Lubāna ebenaĵo. Mineraloj: argilo, sablo, gruzo, dolĉakva kalko, torfo (Lielais Mārku purvs).[2]
Averaĝa temperaturo en januaro -6 °C, en julio +16,5 °C. Precipitaĵo 600 mm jare.[2]
Gravaj riveroj:
Grandaj lagoj: Ludza (2,8 km²), Ušurs (1,6 km²).[2]
Loĝantaro
redaktiDistrikto Gulbene havas 19 619 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 10,5 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[4][5] |
---|---|---|---|---|
1. | Gulbene | Urbo | - | 7407 |
2. | Litene | Vilaĝo | Litenes | 663 |
3. | Lizums | Vilaĝo | Lizuma | 577 |
4. | Stāķi | Vilaĝo | Stradu | 483 |
5. | Ranka | Vilaĝo | Rankas | 461 |
6. | Lejasciems | Vilaĝo | Lejasciema | 460 |
7. | Jaungulbene | Vilaĝo | Jaungulbenes | 440 |
8. | Šķieneri | Vilaĝo | Stradu | 352 |
9. | Stari | Vilaĝo | Daukstu | 293 |
10. | Vecstāmeriena | Vilaĝo | Stāmerienas | 249 |
Administraj unuoj
redaktiUrbo (pilsēta)
redaktiGulbenes pilsēta.
Paroĥoj (pagasts)
redaktiBeļavas pagasts, Daukstu pagasts, Druvienas pagasts, Galgauskas pagasts, Jaungulbenes pagasts, Lejasciema pagasts, Litenes pagasts, Lizuma pagasts, Līgo pagasts, Rankas pagasts, Stāmerienas pagasts, Stradu pagasts, Tirzas pagasts.
Galerio
redakti-
Tirza rivero.
-
Memorejo "Muro de Doloro" en Litene tombejo.
-
Fervoja stacidomo Dunduri.
-
Brasika kampo.
-
En Jaungulbene grandbieno.
-
Gulbene. Malnova loĝkonstruaĵo.
-
Gulbene fervoja stacidomo.
-
En Gulbene lutera preĝejo.
Referencoj
redakti- ↑ stat.gov.lv
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, pp. 3-674.
- ↑ Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p. 1-395.
- ↑ PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
- ↑ LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)