Murbo

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 6 okt. 2023.

Murbo[1] estas grasoriĉa pasto, kiu nur malmulte ŝvelas. Oni uzas ĝin precipe por keksoj kaj tortobazoj.

Murbo
Murbo en bakmuldilo

Por la baza recepto oni prenas tri partojn da (kiel eble plej glutenmalriĉa) faruno, du partojn da graso kaj unu parton da sukero (1-2-3-pasto), kaj iom da salo. Por pikanta bakaĵo oni anstataŭigas la sukeroparton per faruno. Depende de la uzo kaj laŭ la gusto oni povas aldoni ovon.

La paston oni malmulte knedas (per la manoj, la knedilo de la manmiksilo aŭ en miksaparato) aŭ oni "hakas" ĝin per tranĉilo ("hakita" pasto). La ingrediencojn oni miksas loze, knedante ne tro forte. Antaŭ la plua prilaborado oni ordinare metas ĝin en fridujon. Se la ingrediencoj estas tro varmaj aŭ se oni knedas tro longe, la pasto povas disŝiriĝi dum la rulado. Se likvo kontaktas la farunon, antaŭ ol la faruno sin ligis kun la graso, la pasto fariĝas tenaca.

Maldike disrulumitan murbon oni povas baki sen ŝveligilo. Iom dikaj pastoj bezonas loziĝon. Pro tio oni aldonas bakpulvoronamonibikarbonaton (ABC-bakŝveligilon).

Spekulacon oni faras el murbo kun diversaj spicoj.

Referencoj

redakti
  NODES