Murder by Death

Filmo de Robert Moore (1976)
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 29 sep. 2024.

Murder by Death (Murdo pro morto) estas usona komedia mistera drama filmo de 1976 reĝisorita de Robert Moore kaj verkita de Neil Simon. En la filmo stelulas Eileen Brennan, Truman Capote, James Coco, Peter Falk, Alec Guinness, Elsa Lanchester, David Niven, Peter Sellers, Maggie Smith, Nancy Walker, kaj Estelle Winwood.[1][2]

Murder by Death
filmo
Originala titolo Murder by Death
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 jun. 1976, 26 aŭg. 1976, 5 sep. 1976, 11 sep. 1976, 17 sep. 1976, 23 sep. 1976, 10 nov. 1976, 3 dec. 1976, 4 dec. 1976, 12 dec. 1976, 17 dec. 1976, 18 feb. 1977, 13 maj. 1977, 26 maj. 1977, 5 sep. 1977, 19 okt. 1977, decembro 1977, 15 feb. 1978, 23 feb. 1978, 1976
Ĝenro mistera filmo, komedia filmo, krimfilmo
Kameraado David M. Walsh
Reĝisoro(j) Robert Moore
Produktisto(j) Columbia Pictures • Ray Stark
Scenaro Neil Simon
Muziko de Dave Grusin
Rolantoj Eileen Brennan • Truman Capote • James Coco • Peter Falk • Alec Guinness • Elsa Lanchester • David Niven • Peter Sellers • Maggie Smith • Nancy Walker • James Cromwell • Estelle Winwood • Fay Wray
Produktinta firmao Rastar
IMDb
vdr

La intrigo estas parodio aŭ ŝerco pri la tradicia situacio en kampardomego nome "whodunit" (kunvenintoj estas ĉiuj suspektitoj), familiara por la sekvantoj de la mistera fikcio en klasikaĵoj kiel tiu de Agatha Christie nome And Then There Were None. La geaktoraro estas aro de britaj kaj usonaj geaktoroj ludantaj parodiojn de bone konataj fikciaj detektivoj, kiel Hercule Poirot, Miss Marple, Charlie Chan, Nick kaj Nora Charles kaj Sam Spade. Ĝi inkludas ankaŭ raran aktoran ludadon de la verkisto Truman Capote.

La filmon oni prezentis en la Venecia Internacia Kinfestivalo la 5an de Septembro 1976.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kvin tre famaj detektivoj estas invititaj al vespermanĝo fare de milionulo Lionel Twain. Dum la kunveno li anoncas, ke unu de la kunmanĝantoj estos murdita meznokte, kaj ke la persono kiu solvos la murdon ricevos premion de unu miliono da dolaroj. La invititoj decidas resti kune en la manĝoĉambro ĝis noktomezo. La kuiristino, surdmuta, venas averti ilin pri la morto de iu. Tri detektivoj iras tiam al la kuirejo, kie ili trovas mortinta la ĉefserviston (kiu estas kutime la ĉefa kulpulo en la misteraj roman-filmoj de la parodiita ĝenro). Ili aliĝas al la ceteraj. Oni aŭdas pafojn, du aliaj detektivoj iras esplori kaj konkludas, ke temas pri distra devojigo.

Noktomeze, ĉiuj invititoj ĉeestas kaj tenas unuj la manojn de aliaj, tiel la murdo de unu de ili ne okazos sen atestanto. Ĝuste noktomeze iu sonoras ĉe la pordo. Malantaŭe, oni trovas Lionel Twain, mortinta kun tranĉilo enbatita dorse. Ili revenas al la salono por cerbumi. Tiam oni malkovras, ke ĉiu invitito jam konis Lionel antaŭe, kaj ke ĉiu havis tialon por la murdo. Ili iras dormi.

Dum la nokto, ĉiu evitas murdoklopodon. Ili venas laŭvice ĉe ĉambro kie la ĉefservisto listigis la nomojn de la invititaj detektivoj sur folio. Ĉiu reklamas la monon kaj klarigas la murdon diference. Finfine, la ĉefservisto montras sian vizaĝon de malantaŭ masko: aperas la vizaĝo de Lionel Twain. Lia intenco estis trompi la detektivojn por venĝi la legantojn de la aventuroj metante ilin en la scenejo, en kiu estas maleble malkovri la murdiston, ĉu ĉar fine aperas nova rolulo ĉu ĉar iu informo ne estis donita.

Post ĉiu invitito foriras ne ricevinte la premion, Lionel Twain forigas sian maskon kaj aperas la vizaĝo de la kuiristino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. . Murder by Death.
  2. . Murder By Death (1976) Simon's Breezy 'Murder by Death'. The New York Times (24a de Junio, 1976). Arkivita el la originalo je 5a de Aŭgusto, 2015.

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
INTERN 1