Murter
Murter estas insulo en la Adriatiko, antaŭ la marbordo apud la urbo Šibenik en Kroatio. Ĝi estas la plej granda kaj plej proksima de la tero situanta insulo apud tiu marbordo kaj apartenas al la Ŝibenika arkipelago.
Murter | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Adriatiko | |
Geografia situo | 43° 49′ N, 15° 36′ O (mapo)43.82083333333315.593055555556125Koordinatoj: 43° 49′ N, 15° 36′ O (mapo) | |
| ||
Areo | 18,7 km2 | |
Plej alta loko | Raduč 125 m | |
Ŝtato | Kroatio | |
Teritorio | Šibenik-Knin | |
Loĝantaro | 5 100 | |
Ĉefa loko | Murter (urbo) | |
Turismo
redaktiEstas 4 turismaj lokoj sur la insulo:
Ĝenerale
redaktiKelkaj belaj sablostrandoj sur la insulo estas: Slanica, Kosirina, Podvrske kaj Cigrada. La insulo havas bonan situon ĉar ĝi ankaŭ situas apud la Naciaj Parkoj (Kornati, Krka) kaj la historia urbo Šibenik. La plej granda parto de la insulo estas kovrita per maljunaj olivo- kaj figoarboj, kiuj formas la tradician kulturon de la loĝantoj. Jam ekde la prahistorio loĝis homoj sur la insulo kaj tion pruvas la ruinoj de la antikva romia urbo Colentium.
Apud la loko Tisno la insulo estas ligita per ponto al la ĉeftero. Murter kaj la Kornata arkipelago konsistas el proksimume 140 insuloj, krutaĵoj, rifoj kaj rokoj.