La muzacoj[2], aŭ bananacoj[mankas fonto] (latine Musaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo zingibraloj (Zingiberales). Ĝi enhavas 2 aŭ 3 genrojn laŭ la aŭtoroj kaj ĉirkaŭ 80 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas muzo, ankaŭ nomata bananujo[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Muzacoj
Musa acuminata
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: zingibraloj Zingiberales
Familio: Muzacoj Musaceae
Juss. [1]
muzo Musa
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La origina hejmregiono estas la Malnova Mondo. Hodiaŭ ekzistas bananoj ĉie en senfrostaj regionoj de la mondo. Ekzistas aro da specioj kaj hibridoj, kies kulturvarioj estas uzataj. Famega estas la banano kiel tropika frukto.En tropikaj labdoj la bananaj fruktoj ludas gravan rolon kiel legomo kaj amelriĉan almanĝaĵon. Krome oni gajnas el Musa- kaj Ensete-specioj fibrojn. Oni manĝas kuiritajn plantpartojn de Ensete ventricosum. Kelkaj specioj estas uzataj kiel s ornamplantoj.[4][5]

Priskribo kaj ekologio

redakti
 
pseŭdotigo de kultivaro de kultur-banano
 
ilustraĵo de Musa troglodytarum
 
meza ripo kaj folinervuro de la folio de bananplanto
 
infloresko kaj folioj de Ensete superbum
 
ina floro de Musa velutina
 
semo de Musa spec.

Habito kaj folioj

redakti

La specioj de Muzacoj estas tropikaj aŭ subtropikaj plantoj, kiuj origine devenas de Okcidentafriko trans Hindio ĝis Pacifiko. La devenocentro estas Sudorientazio. Ili kreskas plej ofte en la tropikaj ebenaj regionoj. En Ĉinio ekzistas ĉiuj tri genroj kun 14 specioj.

Estas tre granda plurjaraj herbaj plantoj; kelkaj specioj estas monokarpaj, do multjaraj hapaksantaj plantoj. La planto ormas simpodialaj nodoj aŭ rizomoj. La planto havas laktosuko en siaj supergrundaj partoj. Ĉiuj plantpartoj estas senharaj. Minimume la folibazo estas sukulenta, do karneca. Ne ekzistas sekundara dikkresko. la ofte dikaj pseŭdotigo estiĝas alimaniere ol arboj, la bazo de la folioj, t.e.la foliingoj formas la pseŭdotigon.

La alternestarantaj kaj ŝraŭbaj folioj estas ĉe Musa dividita en tubforma foliingo kun mallonga folitigo kaj foliplato, ĉe Ensete mankas folitigon. Ili estas plumnervura kaj la flanknervuroj deflankiĝas de la meza ripo pli aŭ malpli ortangule. En tiu punkto la Muzacoj tre malsimilas al la aliaj unukotiledonaj plantoj, kiuj ĝenerale estas paralelnervuraj. La folirando estas glata. La simpla folioplato disŝiras ofte laŭlonge de la flankaj nervuroj, tial la folioj ofte aspektas kiel pinataj. La stomoj havas kvar flankaj ĉeloj.

Infloreskoj kaj floroj

redakti

La plej multaj infloreskoj estas finestarantaj, malofte flankstarantaj. Ili estas pendantaj aŭ starantaj disbrancitaj infloreskegoj kiuj konsistas plej ofte el pluraj unuakselaj cumoj . La unuopaj cumoj enhavas multajn florojn, el kiuj evoluiĝas la tiel nomataj „bananaj manoj“, do grupo de fruktoj , kiuj ankaŭ troviĝas en la vendejoj.La floroj estas spirale sidantaj kaj havas subtenfolioj, sed ne kovrilfolioj.

La unusimetriaj floroj estas triombraj kaj malofte duseksaj kaj ofte unuseksaj. la plantoj estas monoikaj. De la 2 × 3 involukroj 5 estas inter si kunkreskintaj kaj unu estas libera, tial la involukro estas pli aŭ malpli duobla. La 5 aŭ 6 stamenoj estas liberaj inter si kaj ne kunkreskintaj kun la involukraj folioj. Kelkfoje ekzistas staminodio. Tri karpeloj estas kunkreskintaj al hipogina, trikamera ovario. Ĉiu el la tri kameroj enhavas 10 ĝis 100 ovolojn. La pistilo estas simpla.[6] La floro havas nektariojn, ĉe kelkaj specioj kun abunda sekretado de nektaro (precipe ĉe specioj, kiuj estas polenigataj de birdoj). La polenigado ĉiam okazas per bestoj: insektoj (entomofilio), birdoj (Ornitofilio, nektarbirdoj (Nectariniidae) en sudorienta Azio, kolibroj (Trochilidae) en la Neotropiso), vespertoj (kiropterofilio) aŭ tupajuloj (Scandentia).

Fruktoj, semoj kaj multigado

redakti

La fruktoj estas longaj, karnecaj beroj, kiuj estas oblongaj aŭ cilindroformaj kaj estas flavaj ĝis ruĝaj en matura stato. Post fekundigado enestas 20 ĝis 100 semoj, kiu havas diametron de 5 ĝis 15mm . la fruktoj enhavas amelon. La fruktŝelo estas relative dika..[6]

De kelkaj specioj, precipe de la hibridoj la fruktoj estas grava nutraĵo. La plej multaj kulturformoj ne estas fekundaj, ili do ne havas semojn. La multobligado okazas plej ofte vegetative.

Kromosomoj kaj enhavosubstancoj

redakti

La kromosomonombro estas x = 9 ĝis 11, 16, 17. La fruktoj enhavas ĉiam proantocianidinojn: cianidino kaj delfinidino. ili enhavas rafidiojn (kalcioksalato-kristaloj).

 
disvastigado de la muzacoj
 
habito kaj infloresko de Musella lasiocarpa

Taksonomio

redakti

La tipa genro estas muzo L. kaj la genronomo muzo (Musa) honoras Antonius Musa, la persona kuracisto de la romia imperiestro Augustus. Ekde la starigo de la familio Muzacoj (Musaceae) en 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 61, ĝi restas relative nekonata. Pli frue oni engrupigis ankaŭ pliajn genrojn en la Muzacoj, kiuj hodiaŭ apartenas al la Heliconiacoj (Heliconiaceae), Strelitziacoj (Strelitziaceae) kaj Loviacoj Lowiaceae . Tiuj kvar familioj estas inter si pli parencaj ol la aliaj familioj el la ordo de la Zingiberaloj.

Laŭ Rafaël Govaerts (2004), estas tri genroj kun entute ĉ. 35 ĝis 42 specioj:[7]

  • Musa L. (sin.: Karkandela Raf.): Ĝi havas 4 sekcioj k kun antaŭe 30[8] ekde 2011 ĝis 65 specioj. Ili estas disvastigitaj de la tropika ĝis subtropika Azio kaj en la okcidentaj pacifikaj insuloj kaj Tanzanio.[7]
  • Ensete Horan.: La 6 ĝis 10 specioj estas disvastigitaj de la tropika suda Afriko ĝis la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Azio.[7]
  • Musella C.Y.Wu ex H.W.Li: kun nur unu specio:[7]

Laŭ WFO kaj TPL

redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[9]:

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 Musaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 muzo en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Musaceae ĉe The Plant List
  4. Die Familie der Musaceae Arkivigite je 2009-07-04 per la retarkivo Wayback Machine beim National Museum of Natural History (NMNH) der Smithsonian Institution.
  5. Ŝablono:PFAF
  6. 6,0 6,1 6,2 Delin Wu, W. John Kress: Musaceae., S. 314 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 24: Flagellariaceae through Marantaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2000. ISBN 0-915279-83-5
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Musaceae - Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 12. November 2014
  8. Jeff Daniells, Christophe Jenny, Deborah Karamura and Kodjo Tomekpe: Musalogue: A catalogue of Musa germplasm. Diversity in the genus Musa.. E. Arnaud, S. Sharrock: International Network for the Improvement of Banana and Plantain, Montpellier, France 2001. ISBN 2-910810-42-9: Online. Arkivigite je 2008-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "ConstantineRossel" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

  NODES
INTERN 1