Nándor Gellért Gorzó
Nándor Gellért Gorzó, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gorzó Nándor Gellért estis hungara politikisto, pastro, instruisto, arkivisto, framasono (membro de loĝio Corvin). Lia nobela antaŭnomo estis bilkei.
Nándor Gellért Gorzó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gorzó Nándor László |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1890 en Gyoma |
Morto | 4-an de februaro 1969 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1908–1910) Universitato Eötvös Loránd (–1915) Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary (en) (–1908) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | teologo pastro monaĥo instruisto |
Nándor Gorzó[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1890 en Gyoma, li mortis la 4-an de februaro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiNándor Gellért Gorzó maturiĝis en katolika gimnazio en Eger, poste li studis 2 jarojn en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. En 1910 li aliĝis al la premonstratoj sub nomo Gellért, post 5 jaroj li monaĥiĝis kaj pastriĝis, sed en 1919 li eksiĝis el la ordeno. Li akiris filozofian kaj pedagogian diplomojn (eĉ li doktoriĝis) en Scienca Universitato de Budapeŝto, teologian diplomon en altlernejo de Jászó. Inter 1915-1918 li ankaŭ instruis en Rozsnyó, poste li signife partoprenis en la sekvaj revolucioj, pli poste li venis en Budapeŝton. Pro agoj dum la revolucioj li ne povis instrui, tial li havis postenojn, plej longe inter 1929–1938 li estis arkivisto. Dum la nazia erao (1944) li partoprenis en la rezista movado, poste li havis poste li havis partiajn postenojn. En 1953 li estis kondamnita pro falsaj akuzoj, sed post monatoj li ricevis amnestion, pli poste li vivtenis sin el porokazaj laboroj. Li estis partoprenanto de la hungara revolucio de 1956, poste li estis deportita, fine li estis loteria agento. Kvarfoje li edziĝis, sed nur sola filino naskiĝis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Döbrentei Gábor és a jászóvári premontreiek viszonya a régi magyar nyelvemlékek ügyében (1914)
- Rádai Ráday Pál (monografio, 1915)
- Hámán (tragedio, 1920)
- Versek (poemaro, 1934)
- A magyar szabadságküzdelmekről és a polgári demokráciáról (1947)