Nacio-ŝtato

(Alidirektita el Nacia ŝtato)

Oni parolas pri nacio-ŝtato (naciŝtato, kaj foje ŝtatnacio), se en ŝtato loĝas nur unu nacio. Nederlando estas nacio-ŝtato ĉar en ĝi loĝas nur la nederlanda nacio. La frisoj estas konsiderataj popolo, kaj ne nacio, ĉar ili ja ne havas apartan politikan povon, nek apartajn leĝojn. Ankaŭ Francio estas nacio-ŝtato. Kvankam vivas dekoj da popoloj ene de la ŝtato, ili ne havas apartan politikan signifon.

Belgio ne estas nacio-ŝtato, ĉar ekzistas du apartaj nacioj ene de la ŝtato, la flandra kaj la valona, kiuj estas apartaj politikaj unuoj kun apartaj leĝoj kaj institucioj. Alia ekzemplo estas Hispanio. Ankaŭ ĝi ne estas nacio-ŝtato, ĉar ekzemple la kataluna nacio havas apartan politikan rolon kaj signifon.

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES