Nova Francio
Nova Francio aŭ Nova Francujo (franclingve Nouvelle-France) estis la vasta teritorio koloniita de Francio en Nordameriko, ekde la esplorado de la rivero Sankt-Laŭrenco de Jacques Cartier en 1534 ĝis la cedo de la regiono al Britio en la Traktato de Parizo (1763).
Nova Francio | |||||||||||||
| |||||||||||||
kolonio • vicreĝlando | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||
| |||||||||||||
Je ĝia apogeo en 1712 (antaŭ la traktato de Utrecht), la teritorio de Nova Francio etendiĝis ekde la insulo Novlando kaj la Hudsona Golfo ĝis la Meksika Golfo kaj Luiziano. Nova Francio estis tiam dividita laŭ kvin kolonioj kun apartaj administraj sistemoj : Kanado, Akadio, Hudsona Golfo, Novlando kaj Luiziano.
Okaze de la unua censado plenumita en Nova Francio en 1666, oni nombris ĉirkaŭ kvarmil loĝantojn ĉe la valo de la Sankt-Laŭrenco. Unu jarcento poste, la franclingva loĝantaro atingis 65 000 personojn. La ĉefurbo estis la urbo Kebeko.