O. HENRY [o hen-ri] estas pseŭdonimo de Usona aŭtoro William Sydney PORTER (11-a de septembro 18625-a de junio 1910).

O. Henry
Persona informo
William Sydney Porter
Naskonomo William Sydney Porter
Naskiĝo 11-an de septembro 1862 (1862-09-11)
en Greensboro
Morto 5-an de junio 1910 (1910-06-05) (47-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Montford Area Historic District (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Algernon Sidney Porter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Margaret Worth Porter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo O. Henry vd
Okupo verkisto
ĵurnalisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1899–1910 vd
Verkado
Verkoj La Donaco de la Magoj ❦
La Lasta Folio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
O. Henry

La fikciaj rakontoj de O. Henry estas konataj por la ironia kaj surpriza finaĵo, sed ili ne perdas sian ĉarmon eĉ kiam la surprizo jam estas konata.

La plej multaj el liaj rakontoj okazas dum ilia verkado, la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Multaj okazas en Novjorko, precipe tiuj aperantaj en la libro The Four Million (sugesta nomo pri la grandeco de la loĝantaro de Novjorko tiutempe), kiel ekzemple After Twenty Years (Post Dudek Jaroj). Li havis konsiderindan korinklinon al la urbo, kiun li nomis "Bagdado sur la metroo". Aliaj rakontoj okazas en aliaj urbetoj kaj urboj.

Liaj rakontoj kutime okupiĝas pri ordinaraj homoj: trompuloj kaj almozuloj, veraj aŭ imagitaj aristokratoj, korteganoj kaj malsukcesaj svatantoj, oficistoj, policanoj, servistinoj.

Notindas la Holivuda filmo O. Henry's Full House de 1952, kun kvin rakontoj de O. Henry reĝisoritaj fare de diversaj reĝisoroj. Verkinto John Steinbeck faris maloftan prezentiĝon en la filmo en klarigaj segmentoj antaŭ ĉiu rakonto.


Esperantlingvaj specimenoj

redakti
  NODES
os 3