Odiseado

epopeo pri Odiseo atribuita al Homero
6 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 22 feb. 2024.

Odiseado (greke, Οδύσσεια) estas la titolo de la dua el la du precipaj antikvaj grekaj eposoj fare de Homero. La unua eposo nomiĝas Iliado. La poemo venas de ĉirkaŭ la jaroj 800 ĝis 600 antaŭ la komuna erao kaj pritraktas eventojn okazintajn al sia ĉefrolulo Odiseo (kiu nomiĝas latine Ulisses, esperantigita kiel Uliso) dum lia longa vojaĝo hejmen post la milito ĉe Trojo.

Ὀδύσσεια
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Homero
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro epopeo
Loko de rakonto Mediteraneo
vdr
Odiseo prezentas pokalon da forta vino al la Ciklopo Polifemo.
Statuo personiganta la Odiseadon, kiu staras en la biblioteko Pantainos, en Ateno.
Komenco de la Odiseado.

En multaj lingvoj odiseado iĝis sinonimo por longa aventurplena vojaĝo.

La rakonto

redakti

Post dek jaroj kiel militanto ĉe Trojo, Odiseo vojaĝis dum dek jaroj plu por reveni al sia denaska insulo, Itako. Dum lia foresto, liaj filo Telemako kaj edzino Penelopo devis trakti grupon de svatiĝantoj, kiuj sin trudis en la domo de Odiseo por konkursi pri edziĝo al Penelopo, ĉar ili supozis, ke Odiseo mortis.

La 24 kantoj

redakti

Por konservi la streĉon de la rakonto, Homero uzas tre kompleksan rakontmanieron. Li verkas ekzemple paralelajn rakontojn, retropaŝojn, parentezojn, perspektivŝanĝojn kaj rakontistoŝanĝojn. La agado ne estas kronologia, sed komenciĝas ĵus antaŭ la hejmeniro de Odiseo al Itako.

1-a ĝis 4-a kantoj

redakti

La dikonsilo decidas ebligi al Odiseo la hejmeniron. La mesaĝisto Hermeso postulas de la nimfo Kalipso, ke ŝi lasu forvojaĝi Odiseon, kiun ŝi retenis sep jarojn sur sia insulo. Intertempe la diino Atena iras al Itako, kie la edzino de Odiseo, Penelopo provas rezisti al la svatiĝantoj. Sub formo de la patra amiko Mentoro, Atena konvinkas Telemakon, la filon de Odiseo, serĉi la patron.

5-a ĝis 8-a kantoj

redakti

Sur memkonstruita floso Odiseo forvojaĝas de la kalipsa insulo Ogygia. Sed lia malamiko, la mardio Pozidono, levas ŝtormon kiu pereigas la floson. Odiseo apenaŭ sukcesas savi sin sur la insulon de Kerkyra, najbara de Itako. En la lando de la fajakoj la princino Nausikaa gasteme akceptas lin.

9-a ĝis 12-a kantoj

redakti

En la centra parto de la eposo Odiseo rakontas dum du noktoj en la hejmo de la fajaka reĝo Alkinoos pri siaj vojaĝoj.

13-a ĝis 16-a kantoj

redakti

Nun kuniĝas la du agadfadenoj, t.e. la rakontoj de Telemako kaj de Odiseo. Helpita de la fajakoj Odiseo rehejmeniras al Itako, sed devas kaŝi sin en la domo de la fidela porkinisto Eŭmaios, ĝis li pretas por la batalo kontraŭ la svatiĝantoj. Tie ĉi li renkontiĝas kun Telemako, kiu revenas post la malsukcesa serĉado.

17-a ĝis 20-a kantoj

redakti

Por protekti lin, Atena donas al Odiseo la formon de almozulo. Tia li revenas post 20 jaroj al sia hejmo, kie unue rekonas lin lia maljuna mortonta hundo Argos, pli poste ankaŭ la servistino Eŭrykleia. Kaŝe Odiseo preparas la batalon kontraŭ al svatiĝantoj.

21-a ĝis 24-a kantoj

redakti

Dum pafarkkonkurso Odiseo konigas sin kaj mortigas, helpate de Telemako kaj Eŭmaios, la svatiĝantojn kaj la malfidelajn geservistojn.

Post 20 jaroj Odiseo revidas sian edzinon Penelopo. Sed nur post kiam ŝi per ruzo elprovis lin, ŝi rekonas lin sia edzo. Poste Odiseo vizitas sian maljunan patron Laertes. En la submondo Aĥilo kaj Agamemno, kunbatalintoj ĉe Trojo de Odiseo, laŭdas ties venkan hejmeniron. La diino Ateno trankviligas la disputon inter Odiseo kaj la parencoj de la mortigitaj svatiĝintoj.

 
Homero, Odiseado, 3a kvarono de la 15a jarcento (British Library)

En Esperanto

redakti

Ekzistas proza traduko de la poemo fare de d-ro W. Manders, sub la titolo Odusseias; Zutphen, 1933.

 
 Unu el la ĉefverkoj literaturaj de la homaro. La traduko estas bonega. La tradukanto anstataŭ konservi la versan formon, tradukas en prozo kaj tiel povas adapti ĉion al la nova lingvo.“ 
— F. G., Espero Katolika, 1933, p: 140.
 
 La eldonejo Thieme daŭrigas la serion de ampleksaj eldonaĵoj kiel ni jam vidis en ĝi: Jane Eyre, Imperiestro kaj Galileano, Leono de Flandrujo, ktp. Ankaŭ tiu ĉi Udusseias pruvas la entreprenemon de tiu firmo, kiun ni varme gratulas pro tiu bele prizorgita volumo. Pri la traduko, ni diros, ke ni legis facile kaj flue la glatajn frazojn, la arte ĉizitajn periodojn, kaj tio ne estas malgranda laŭdo en traduko el antikva lingvo, kie la tradukinto povus prezenti krutan, interplektitan frazaranĝon, pretekstante tiel pli precize redoni la belecon de l' originalo. Kiuj iam tiel faris, certe ne pripensis ke ĉiu lingvo havas sian genion kaj se Esperanto permesas ĉiuspecajn vortinversiojn, la finita beleco tamen konsistas en granda simpleco kaj konformeco al la Esperanta ritmo kaj spirito.

Kelkajn malatentaĵojn: paĝ. V: La grekaj nomoj ĉiam havas la akcenton sur unu el la lastaj V O R T O J (anstataŭ SILABOJ), choni elparolas kiel h(anstataŭ kiel ĥ ), paĝ. 2 « post LIAN revenon » (anstataŭ post LIA reveno ); paĝ. 23 « haSarde » (anst. haZarde), Paĝ. 29 « preciSe » (anst. preciZe). Paĝ. 25 « suZuranta » (anst. susuranta) ; paĝ. 63 «returneN flueganta » (anst. return E). Tiu vorto indikas manieron kaj ne estas CELO de direkto; estas do erare, ke oni ĝin provizas per la direkta N.

Pri la elparolado de la greka u (germana ü aŭ y) kiun la aŭtoro ne precizigas dirante: u havas sonon inter Esp . i kaj u (ü), la aŭtoro estus farinta pli bone uzante en la Grekaj nomoj entute la Esperantan ortografion kaj por u, ĉu u, ĉu y kiu havas la saman sonon en diversaj lingvoj. Tiel oni havus: « Odüseias aŭ « Odyseias » (anst. Odusseias), « Kalüpso » aŭ n Kalypso » (anst. Kalupso ), Olümpos » aŭ « Olympos » (anst. Olumpos), « Sküla » aŭ « Skyla » (anst. Skulia), « Ĥarübdis » aŭ «Ĥarybdis » (anst. Charubdis), « Dionüsos » aŭ «Dionysos » (anst. Dionusos). 
— Belga esperantisto n200 (mar-apr 1933)
 
 Jen bonega libro por ĉiu, kiu ŝatas interesajn legendojn. Tradukite rekte el la Greka lingvo en Esperantan prozon, ĝi konservas la stilon kaj formon de la originalo. Precipe plaĉas al mi la klarigaj adjektivoj, kiujn oni ne povas tiel trafe traduki Anglen, kaj kiuj por mi estas unu el la plej allogaj trajtoj de la Greka lingvo. Ekz., remŝipamaj Phaiakoj, dutenilhava pokalo, militakiraĵo el Troja.

Legante la libron, ni devas memori, ke en la tempo de Homero (ĉ. 700 A.K.) oni ĉiam kantis la rakontojn, ĉar oni ne havis librojn. Tio klarigas kelkan ripetadon, kiu ebligis al la aŭdantoj kompreni kaj memori tion, kion la bardo kantis. Preskaŭ ĉiam oni mencias la geneologion de eminentulo ; kaj kie Angle oni devus diri the son of aŭ ion similan, Esperante oni nete tradukas: laŭttondra Zeus, la Kronido. Krome, fama persono, urbo, aŭ lando, ofte havas kvazaŭ propran adjektivon. Ekz, Didevena Laertido, elpenslerta Odusseus, la nubokolektulo Zeus. En la komenco estas iom malfacile kutimiĝi al la Grekaj nomoj, tamen ili rapide familiariĝas. La libro enhavas liston de la plej gravaj, kiu klarigas ion pri ili, kaj ankaŭ donas al kelkaj la Latinajn nomojn, ordinare pli konatajn. Ĉu la tradukinto faris bone, lasi la proprajn nomojn neesperantigitaj, mi ne pretendas diri: multo estas direbla ambaŭflanke. Tre interese estas, kompari ĉi tiun prozan tradukon kun la versa traduko de la deka libro farita de Giles Dixey, kaj kun la Kofmana traduko el la Iliado trovebla en la Fundamenta Krestomatio.

La volumo estas bone bindita kaj presita. Ĝi estus utila kaj havinda aldonaĵo al via librujo. 
— E.G. La Brita Esperantisto - Numero 360, Aprilo (1935)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
HOME 6
iOS 2
os 29