Ordo (biologio)
Ordo estas ŝtupo en la planta kaj besta klasigoj. Biologia ordo staras inter klaso kaj familio. La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo. por la plantoj ofte je "-ales" latine kaj -aloj esperante. Ekzemple, Homo apartenas al la ordo de la primatoj.
Aldona hierarĥio
redaktiEn zoologio oni uzas aldonan hierarĥion de pli grandaj kaj pli malgrandaj subrangoj de ordo, markitaj per netradukataj latinaj prefiksoj. En ĉi-suba tabulo oni povas vidi la rangojn en ordo de plej grandaj ĝis plej malgrandaj, kune kun certaj ekzemploj.
Nomo | Latina prefikso | Ekzemploj |
---|---|---|
Magnordo | magnus, 'granda, gravega, magnifika' | Boreoeutheria |
Superordo | super, 'super' | Euarchontoglires, Parareptilia |
Grandordo | grand, 'granda' | Euarchonta |
Mirordo | mirus, 'stranga, miriga' | Primatomorpha, Ferae |
Ordo | Primates, Procolophonomorpha | |
Subordo | sub, 'sub' | Haplorrhini, Procolophonia |
Infraordo | infra, 'malsupre' | Simiiformes, Hallucicrania |
Parvordo | parvus, 'malgranda, bagatela' | Catarrhini |
En botaniko kaj aliaj branĉoj de biologio, kiuj ne temas pri bestoj, tiaj aldonaj rangoj ne uzatas.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- (fr)Arbre de la vie Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- (fr)Treebase Arkivigite je 2003-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
- (fr)Projet Tree of Life
- (fr)Méthodes de Classification Phylogénétique[rompita ligilo]
- TermExtractor Arkivigite je 2007-02-14 per la retarkivo Wayback Machine (en) A FREE tool for Terminology Extraction - a very useful starting point for Taxonomy/Ontology_(computer_science)|Ontology construnction.