PSR B1257+12 A
PSR B1257+12 A estas ekstersunsistema planedo je 980 lumjarojn ĉe la konstelacio de Virgo. Ĝi estas la plej proksima planedo ĉirkaŭ la pulsaro PSR B1257+12, do ĝi estas pulsara planedo. Ĝia maso estas proksimume du Lun-masoj.
PSR B1257+12 A | |
---|---|
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo | |
Komparo inter la grandoj de la planedo kaj la Tero. | |
Gepatra stelo | |
Stelo | PSR B1257+12 |
Spektroklaso | Pulsaro |
Konstelacio | Virgo |
Rekta ascensio (α) | 13h 00m 01s |
Deklinacio (δ) | +12° 40′ 57″) |
Distanco | 980 lj 300 pc |
Maso | 1,4 M☉ |
Orbitaj elementoj | |
Granda duonakso (a) | 0,19[1] AU |
Discentreco (e) | 0,0[1] |
Orbita periodo (P) | 25,262 ± 0,003[1] tagoj |
Tempo de la periastro (T0) | 2.449.765,6 ± 0,2[1] Juliaj tagoj |
Klinangulo (i) | 50º[1] |
Fizikaj ecoj | |
Maso (m) | 0,020 ± 0,002[1] M⊕ |
Informo pri malkovro | |
Dato | 22-an de aprilo, 1994 |
Malkovristoj | Aleksander Wolszczan |
Metodo | Pulsar-mezurado |
Loko | Pollando |
Situacio | Publikigita |
Nomo
redaktiLa planedoj ĉirkaŭ PSR B1257+12 estas nomitaj de A ĝis D (laŭ la proksimeco al la stelo). La kialo por ke ili ne uzu la saman nomenklaturon kiel la aliaj ekstersunsistemaj planedoj estas ke ili estis la unuaj ekstersunsistemaj planedoj malkovritaj, kaj tiam la nomenklaturo ne estis difinita. Krome, ili estis malkovritaj ĉirkaŭ pulsaro, kaj tial la planedoj prenis la majusklajn literojn "B" kaj "C" (simile al nuntempa nomenklaturo). Kiam estis malkovrita tria planedo en ĉi tiu planeda sistemo (pli malproksime al la pulsaro ol la aliaj du), kutime oni uzis la nomon "A". Kvankam ĉi tiuj pulsaraj planedoj ne estis renomitaj laŭ oficiala nomenklaturo, iuj faris la ŝanĝon. Ekzemple PSR B1257+12A estas nomata "PSR 1257+12b" en la Extrasolar Planets Encyclopaedia.
- Plia informo: Ekstersunsistema planedo#Nomenklaturo
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Konacki, M., Wolszczan, A. (2003). “Masses and Orbital Inclinations of Planets in the PSR B1257+12 System”, The Astrophysical Journal 591 (2), p. L147–L150. doi:10.1086/377093. Arkivigite je 2020-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Wolszczan, A. (1994). “Confirmation of Earth Mass Planets Orbiting the Millisecond Pulsar PSR B1257+12”, Science (pdf) 264 (5158), p. 538–542. doi:10.1126/science.264.5158.538.
Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- extrasolar.net data Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Pulsar Planets Arkivigite je 2005-12-30 per la retarkivo Wayback Machine