Pandaacoj
(Alidirektita el Pandaceae)
La pandaacoj (latine Pandaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj 17 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas pandao.
Pandaacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
pandao Panda Pierre | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La nomo de tiu familio elvenas el ĝia genro Panda, kies proponita esperantigo estas panda/o, por ne konflikti kun la jam ekzistanta radiko pand/o[3], laŭ la modelo kanao (Canna) > kanaacoj (Cannaceae)[4] por ne konflikti kun kan/o. En Esperanto, la nomo de la familio rekte elvenas de ĝia tipa genro, aldonante "-acoj" ĉe la fino de ties radiko.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
- Pandaceae Engl. & Gilg - pandaacoj
- Galearia Zoll. & Moritzi - galeario
- Microdesmis Hook. f. - mikrodesmido
- Panda Pierre - pandao
- Pandaceae Engl. & Gilg - pandaacoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj