La partitivo estas gramatika kazo en kelkaj lingvoj, ekzemple en la finna kaj estona, kiu esprimas unu parton de tutaĵo aŭ kolektivo. Ankaŭ prepozicioj aŭ/kaj postpozicioj povas regi la partitivon.

Memstara kazo

redakti

En la finna lingvo ĝi estas kutime objekta kazo, kies finaĵo dependas de la deklinacio kaj povas esti interalie -a resp. -ä, -ta resp. - aŭ -tta resp. -ttä. La vokalo dependas de la vokalharmonio, dum ke la lasta konsonanto povas varii laŭ konsonanta alterno. La partitivo estas uzata:

  • se temas pri parto de io
    • Minä juon olutta. „Mi trinkas bieron.“
  • en negitaj frazoj
    • Meillä ei ole rahaa. „Ni ne havas monon.“
  • post numeraloj
    • kaksi euroa „du eŭroj"
  • ĉe verboj, kiuj esprimas sentojn
    • Minä rakastan sinua. „Mi amas vin.“

Estona

redakti

En la estona lingvo ĝi estas kazo, kies finaĵo kutime estas -t aŭ -d, plurale -it aŭ -id. Ĉe multaj vortoj krome la konsonantoj povas ŝanĝiĝi laŭ konsonanta alterno.

  • Soovin Teile tervist. „Mi deziras al vi sanon.“
  • kaks astat „du jaroj“

Funkcio de alia kazo

redakti

En la latva lingvo la genitivo povas ludi rolon de partitivo. Kutime la genitivo antaŭiras la rilatan vorton, sed en partitiva funkcio ĝi sekvas.[1]

  • glāze piena „glaso da lakto“ (komparu piena glāze „laktoglaso“)
  • daudz piena „multe da lakto“

Litova

redakti

En la litova lingvo la genitivo havas la funkcion de la partitivo:

  • Prašau duoti man vandens. „Bonvolu doni al mi "de la akvo".“

Anstataŭantaj prepozicioj

redakti

Multaj lingvoj ne havas partitivon kaj anstataŭ ĝi uzas prepozicion.

En Esperanto la partitivo esprimiĝas per la partitiva prepozicio "da":

  • Mi aĉetas du litrojn da lakto.

En la franca kaj itala lingvoj la partitivo konstruiĝas per prepozicio esprimanta la devenon (de respektive di) kaj la difinita artikolo:

  • Est-ce qu'il a bu de l’alcool? „Ĉu li trinkis da alkoholo?“
  • Vorrei della carne? „Ĉu vi volas da viando?“

Referencoj

redakti
  1. Holst nomas tion partitiver Genitiv „partitiva genitivo“

Literaturo

redakti
  • Hillevi Low. Kauderwelsch Band 15, Finnisch Wort für Wort (germane). Bielefeld: Reise KNOW HOW Verlag Peter Rump GmbH. ISBN 3-89416-014-4., paĝoj 30 kaj 35 (partitivo),
  • Irja Grönholm. (2002) Kauderwelsch Band 55, Estnisch Wort für Wort (germane). ISBN 3-89416-245-7., paĝoj 50-51 (kazoj), 52-54 (konsonanta alterno, kun ekzemplo de kazoj), 59-63 (prepozicioj kaj postpozicoj kun la regataj kazoj), 82 (ekzempla frazo)
  • Jan Hendrik Holst. (2001) Lettische Grammatik (germane). Hamburg: Helmut Buske Verlag. ISBN 3-87548-289-1., paĝo 199
  NODES
os 3