Peppa Pig
brita porinfana televida serio
Peppa Pig estas fikcia antropomorfa juna porkino kaj la ĉefrolulo de samnoma brita televida serio por infanoj en infanĝardena aĝo. La serio estas tre populara kaj estas dissendata en 180 landoj[1].
Peppa Pig | |
---|---|
Peppa Pig en kostumrolado, dum apero en Britio
| |
animacia televida serio | |
Originala titolo | Peppa Pig |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ĝenro | porinfana televida serio, comedy television series |
Muziko de | Julian Nott |
Amplekso | |
Sezonoj | 10 |
Epizodoj | 394 |
Daŭro sen reklamoj | 5 |
Elsendo | |
Bilda formato | 16:9 |
Unua elsendo | 31 maj. 2004 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
En la serio rolas la familio de Peppa Pig kaj iliaj amikoj:
- Peppa Pig, 4-jara filino en la familio Pig (= angle "Porko"),
- George Pig, ŝia 2-jara frateto,
- paĉjo Porko kaj panjo Porko, ŝiaj gepatroj,
- aliaj antropomorfaj bestoj, kies familia nomo kutime estas ilia bestospecio.
La serio estas desegnita per simpla, klara stilo kun fortaj koloroj kaj dikaj linioj. La epizodoj longas pli malpli 5 minutojn kaj rakontas pri ĉiutagaj infanaj aktivecoj.
Amuzparko
redaktiEn Britio ekzistas amuzparko Peppa Pig World Theme Park, en New Forest, Hampshire, ekde 2011.