Pest
Pest (pron. peŝt) estas departemento en Hungario, ĉirkaŭ la ĉefurbo Budapeŝto. Ĝi najbaras kun la departementoj Nógrád, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Bács-Kiskun, Fejér kaj Komárom-Esztergom.
Pest | |||
hungare: Pest, slovake: Peštianska župa | |||
departemento en Hungario | |||
Elaviadila vido al burgo Visegrád
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Pest megye | |||
Lando | Hungario | ||
---|---|---|---|
Historia regiono | Hungara reĝlando Pest-Pilis-Solt-Kiskun | ||
Montaro | Pilis | ||
Najbaras kun | 8
| ||
Memorindaĵo | Visegráda burgo | ||
Riveroj | 5
| ||
Situo | Budapeŝto | ||
- koordinatoj | 47° 28′ 19″ N 19° 03′ 01″ O / 47.47194 °N, 19.05028 °O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Budapeŝto | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Csóványos | ||
- alteco | 939 m s. m. | ||
Areo | 6 393,14 km² (639 314 ha) | ||
Loĝantaro | 1 333 533 (2022) | ||
Denseco | 209 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1950 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166-2 | HU-PE | ||
Lingvo | Hungara lingvo | ||
Situo de la departementa urbo enkadre de Hungario
| |||
Vikimedia Komunejo: Pest County | |||
Retpaĝo: www.pestmegye.hu | |||
En la departemento troviĝas ebenaĵoj, montaroj (Börzsöny (939m)), (Pilis 757m)), montetoj. Gravaj riveroj estas Danubo kaj Ipel. Vilaĝo Pusztavacs estas geometria centro de la lando. En la departemento troviĝas Naciaj parkoj Duna-Ipoly kaj Kiskunság.
Historio
redaktiStefano la 1-a (Hungario) fondis Visegrád, kiu estis longtempe reĝa rezidejo. En 1514 György Dózsa en Cegléd kolektis la kamparanan armeon. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c., kaj tenis ĝin dum 150 jarojn. Post la turkoj Habsburgoj sekvis. Armeo de Rákóczi okupis la departementon, escepte la iaman ĉefurbon Buda, kiun la aŭstroj firme tenis. En 1848 en Pest kaj Buda komenciĝis la revolucio. Post 1 jaron la hungaroj akiris la departementon, sed ili ne povis longe teni ĝin. Pro la revolucia inklino aŭstroj amase venigis en la departementon germanojn kaj slovakojn.
En 1919 okazis Konsilantara Respubliko, kiun kontraŭpolitikaj hungaroj perfidis, sekve la rumana armeo okupis preskaŭ la tutan landon. En 1945 la ĉefurbon la Ruĝa Armeo sieĝis 2 monatojn. En 1956 en la ĉefurbo komenciĝis la revolucio.
Trafiko
redaktiLa landa kaj ankaŭ la departementa trafiko formiĝis en radiala sistemo centre de la ĉefurbo.
Fervojaj linioj:
- al Bratislavo (tio estis la unua)
- al Esztergom
- al Vieno
- al Balatono
- al Pécs
- al Beogrado
- al Lajosmizse
- al Szolnok (2 apartaj)
- al Miskolc
- al Veresegyház
Aŭtoŝoseoj:
- M0 ĉirkaŭ (ne tute) Budapeŝto
- M1 al Vieno kaj Bratislavo
- M2 al Slovakio kaj Pollando
- M3 al Miskolc, Debrecen, Transilvanio
- M5 al Beogrado
- M6 al Pécs (ankoraŭ nur parte estas preta)
- M7 al Balatono kaj Adriatiko
Krome estas ĉefvojo Nro 4 al Szolnok kaj ponto al Dunaújváros (ĝermo de M8).
Ŝipoj trafikas sur Danubo, ĉe Tököl troviĝas flughaveno, apenaŭ uzata.
Komunumoj de la departemento
redaktiPro la najbara ĉefurbo en la departemento troviĝas multe da urboj, multe da grandvilaĝoj kaj multe da vilaĝoj. La administrado okazas en Budapeŝto.
Urboj de la departemento kun departementrajto
redaktiUrboj de la departemento, samtempe subregionaj centroj
redaktiAszód | Dunakeszi | Nagykáta | Szob |
Budaörs | Gödöllő | Pilisvörösvár | Vác |
Cegléd | Gyál | Ráckeve | Veresegyház |
Dabas | Monor | Szentendre |
Simplaj urboj de la departemento
redaktiGrandvilaĝoj
redaktiAlsónémedi | Bag | Bugyi | Csömör |
Dömsöd | Kartal | Kiskunlacháza | Leányfalu |
Nagykovácsi | Solymár | Taksony | Tápiószecső |
Tápiószentmárton | Tárnok | Valkó |
Vilaĝoj
redaktiDistriktoj
redaktiEn 2013 la distrikta sistemo denove ekfunkciis. La nunaj distriktoj estas Distrikto Aszód, Distrikto Budakeszi, Distrikto Cegléd, Distrikto Dabas, Distrikto Dunakeszi, Distrikto Érd, Distrikto Gödöllő, Distrikto Gyál, Distrikto Monor, Distrikto Nagykáta, Distrikto Nagykőrös, Distrikto Pilisvörösvár, Distrikto Ráckeve, Distrikto Szentendre, Distrikto Szigetszentmiklós, Distrikto Szob, Distrikto Vác, Distrikto Vecsés.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- [1][rompita ligilo]
Departementoj en Hungario | |
---|---|
Departementoj: Bács-Kiskun | Baranya | Békés | Borsod-Abaúj-Zemplén | Csongrád | Fejér | Győr-Moson-Sopron | Hajdú-Bihar | Heves | Jász-Nagykun-Szolnok | Komárom-Esztergom | Nógrád | Pest | Somogy | Szabolcs-Szatmár-Bereg | Tolna | Vas | Veszprém | Zala | |
administra centro: (inkluzive la urbon de la 20-a departemento) Budapeŝto | |
Centroj de departementoj: Békéscsaba | Debrecen | Dunaújváros | Eger | Győr | Hódmezővásárhely | Kaposvár | Kecskemét | Miskolc | Nagykanizsa | Nyíregyháza | Pécs | Sopron | Szeged | Székesfehérvár | Szolnok | Szombathely | Tatabánya | Veszprém | Zalaegerszeg | |