Petare
Petare estas urbego, universitata urbo kaj antaŭurbo de Karakaso en Venezuelo, en subŝtato Miranda (Venezuelo). Ĝi apartenas al urbaro de Karakaso.
Petare | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Venezuelo | ||
Subŝtato | Miranda | ||
Poŝtkodo | 1073 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 448 861 () [+] | ||
Loĝdenso | 11 222 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 29′ N, 66° 49′ U (mapo)10.48333333-66.81666667Koordinatoj: 10° 29′ N, 66° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 900 m [+] | ||
Areo | 40 km² (4 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Petare [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 412,756 en 2007
- Supermara alteco: 900 m
- Areo: 40 km²
- Telefonkodo: 0212
- Poŝtkodo: 1073
- Horzono: UTC -4:30
- 10° 28′ 28″ N 66° 46′ 33″ U / 10.47444 °N, 66.77583 °U (mapo)
Geografio
redaktiPetare situas sur altebenaĵo. Karakaso troviĝas 11, Cúa 36, Turmero 78, Valencio (Venezuelo) 134, Barquisimeto 278, Coro (Venezuelo) 328, Maturín 407, Bolívar (urbo) 444, Cabimas 506, Guayana (urbo) 515, Marakajbo 528 km.
Historio
redaktiPetare estis fondita en 1621 fare de hispanoj sub la nomo de San Jose de Guanarito, sed pli frue vivis tie indianoj. La hispanoj tuj konstruis preĝejon kaj franciskanan monaĥejon. En la fekunda valo oni okupiĝis pri kafoj, kakaoj, maizoj kaj sukerkanoj; la lasta estis procesita en la proksimaj mueliloj. La socia strukturo konsistis el kvar segmentoj: sklavoj (nigruloj kaj indianoj), ordinaraj homoj (kamparanoj, kaj metiistoj), komercistoj kaj la bienuloj. Tertremo de 1812 kaŭzis formigradon de kamparanoj, tial la agrikulturo kolapsis. En 1821 municipo estis kreita. En 1863 Petare iĝis ĉefurbo de distrikto, en 1872 ĉefurbo de suverena ŝtato. En la malfrua 19-a jarcento estis 115 kafo-farmoj, 15 mueliloj kaj multaj aliaj kampoj de maizoj kaj faboj, krome oni okupiĝis pri bredado de brutaro, kokoj kaj porkoj. En 1882 ekfunkciis la telefono al Karakaso, post 5 jaroj Petare ricevis elektron.
En la 21-a jarcento la malriĉeco baras la evoluon.
Ekonomio
redaktiPetare restis agrikultura centro, krome komerca centro de la ĉirkaŭaĵo.
Trafiko
redaktiPetare havas ĉefvojon al la proksima Karakaso, kie internacia flughaveno funkcias.
Vidindaĵoj
redaktiKlimato
redaktiPetare havas tropikan klimaton. Jare pluvas preskaŭ 1000 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas, sed la ceteraj monatoj ne estas sekaj. La temperaturo estas stabile ĉirkaŭ 25 °C.
Fontoj
redakti- [1] Arkivigite je 2014-12-22 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
- [2][rompita ligilo] angle
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans