Piedfingro

fingro de piedo
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 22 okt. 2023.

Piedfingroj (latine digiti pedis) estas la fingroj de la piedoj ĉe primatoj kaj homoj.

Piedfingroj
Piedostoj kaj kaj la ostoj de la piedfingroj

Kiel ĉiu manfingro, ankaŭ ĉiu piedfingro havas ungon.

Homo havas kutime kvin piedfingrojn ĉe ĉiu piedo. La plej dika piedfingro troviĝas ene, la plej malgranda ekstere de la piedo.

Pieda dikfingro

redakti

La pieda dikfingrohalukso (el la latina medicina faklingvo hallux) estas la plej dika, plej ena fingro de la piedo ĉe homo kaj primatoj.

Male kiel la mana dikfingropolekso, la pieda dikfingro ne staras kontraŭe al la aliaj kvar piedfingroj.

Kontraŭe al la aliaj piedfingroj, la pieda dikfingro havas nur du falangojn: la bazan falangon (latine phalanx proximalis) kaj la finan falangon (latine phalanx distalis).

Malsanoj de la pieda dikfingro

redakti
  • Hallux valgus
  • Hallux rigidus
 
  NODES
os 2