Pierre Choderlos de Laclos
Pierre Ambroise François Choderlos de Laclos (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1741 en Amiens, mortinta la 5-an de novembro 1803 en Taranto) estis franca verkisto de la Franca Revolucio de 1789 kaj soldato.
Pierre Choderlos de Laclos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pierre Choderlos de Laclos | |||||
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1741 en Amiens | ||||
Morto | 5-an de septembro 1803 (61-jaraĝa) en Taranto | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Disenterio kaj malario vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie Soulange Duperré (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto prozisto ĵurnalisto oficisto oficiro inventisto romanisto milita komandisto vd | ||||
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado kaj militaj aferoj vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Les liaisons dangereuses vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiLaclos estis artileria kapitano kaj privata sekretario de la Duko de Orléans. Li famiĝis per la, tiam konsiderita obsceneta, romano Les liaisons dangereuses (1782) en multaj rondoj.
En 1791 li redaktis la revolucian "Journal des amis de la Constitution" kaj iĝis en 1792 brigadogeneralo. En 1794 li implikiĝis en la proceso de la Duko de Orléans kaj estis arestita. Robespiero tamen indulgis lin, eble pro ke Laclos verkadis liajn paroladojn.
Dum la regado de la Direktoraro Laclos fariĝis generalinspektoro artileria en Taranto.
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 21, kio legeblas tie ĉi interrete.