La verko konsistas el tri partoj, el kiuj la unua, pli heterogena, kolektas poemon majoriotate dediĉitaj al grandaj figuroj de la esperanta literaturo kiaj Raymond Schwartz, Gaston Waringhien, Kalman Kalocsay, Marjorie Boulton, Julio Baghy, William Auld, Cezaro Rossetti ktp. El kelkaj oni omaĝas, imitas aŭ parodias la stilon. Ankoraŭ en tiu unua parto sekvas grupo da poemoj (preskaŭ fabloj) kie aperas bestoj kiaj simio, urso, porko, kamelo, kaprino, kato ktp. La dua parto estas longa kaj ambicia (31 paĝoj) poemo La jubilea eposo verkita por la Universala Kongreso de 1955 okazinta en Bolonjo, Italio, kie oni prezentas la historion de lingvoj, de la lingva problemo kaj de Esperanto mem. Tiu eposo montras strukturon por scenigo akompane de intermezaj prezentadoj de diversaj ludoj kaj aferoj (muziko, kanto ktp). La tria parto titoliĝas Mestizo de la mondo kaj konsistas el sammetrikaj poemoj (kvar triversoj plus fino) keom malfermo kaj fermo (tri kvarversoj plus fino) pri arto, literaturo, la homo kaj ĝeneralaj filozofecaj temoj.
„ La dua kajero konsistas el poeziaro de Reto Rosseti, kun enkondnkaj vortoj de Geraldo Mattos kaj 4 ŝercaj desegnaĵoj de P. Klee kaj arta kovrilo de J. Hartley.
La poezio de R. Rosseti estas sincera, simpla kaj bela. Li uzas variajn formojn, sed ĉefe, li elstaras en tercetoj (vidu belegan «La stumpaj arboj») kaj en rondeloj.
Kurioza kaj trafita estas traduko de A. H. Clogh kun kvin variantoj, laŭ la stiloj de kvin el niaj plej famaj poetoj. Mi ne forgesu citi belan tradukon de la Hispana fablo de Iriarte «Urso, Simio kaj porko». Sed, kial la aŭtoro ne tradukas la titolon kaj li nomas ĝin «Kritiko» ? Aliaj fabloj diversdevenaj ankaŭ aperas en la kajero.
«Jubilea Rapsodio», estas versa Historio de la Universala lingvo, el genezo al 1905 (Bulonja Kongreso), kiu certe povos Uzi la klubajn solenaĵoj. «Mestizo de la mondo», lasta parto, la plej filozofa, estas aro da dek-sep rondeloj, kiel mi jam diris, perfektaj.
Tiun verkon kompletigas du tabeloj : Notoj kaj Glosoj. ”