Plouasne
komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
Plouasne (jen france, prononco pluan, bretone Plouan) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2022 en la komunumo vivis 1 749 loĝantoj.
Plouasne / Plouan | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Évran | ||
Komunumaro | Lando de Évran | ||
INSEE kodo | 22208 [+] | ||
Poŝtkodo | 22830 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 749 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 52 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 18′ N, 2° 0′ U (mapo)48.301111111111-2.0072222222222Koordinatoj: 48° 18′ N, 2° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 55 m [+] | ||
Areo | 33,61 km² (3 361 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Plouasne [+] | |||
Historio
redakti- En 1638, Plouasne estis trafita per la epidemio de pesto, kiu ankaŭ frapis Tréfumel kaj Saint-Juvat, post frapo de Taden en 1636. Tiuokaze, la pastro devas legi kiel kutime en la granda meso iujn dekretojn de la Parlamento de Bretonio kontraŭantajn la lokajn kutimojn pri la entombigoj. Malgraŭ la kutima respekto al la pastroj, tiu-ĉi devas, por sia sekureco, rapide eskapi el la malamikeco de sia aŭskultantaro[1].
Heraldiko
redakti Vidu ankaŭ: Blazonaro de la komunumoj de Côtes-d'Armor
Blazono | france Bandé d'argent et de gueules de huit pièces.
esperante Kun ok dekstraj balteoj arĝentaj kaj ruĝaj. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Administrado
redaktiListo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1995 | marte 2008 | Michèle Loiseleux |
| |
marte 2008 | Michel Daugan |
| ||
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Lokoj kaj monumentoj
redakti- Kastelo de Caradeuc, 18-a jc, loĝejo de Louis-René Caradeuc de la Chalotais, kun parko malfermita al la publiko, estas registrita kiel historia monumento[2].
- Kapelo de La Saisonnais, konstruita en 1834[3].
- Kapelo de Val, datiĝanta de la 16-a kaj 17-a jc, havanta okcidente arkan pordon el kalko de Le Quiou[3].
- Kapelo de Lantran, rekonstruita en la 19-a jc, el granito de Bécherel kaj el skistoj [3].
- Kapelo de Vau-Riffier, datiĝanta de la 17-a kaj 18-a jc, el granito de Bécherel kaj el kalko de Quiou; vidi ankaŭ la palacon kun la sama nomo, parte konstruita el kalko de Quiou[3].