Popola Liberiga Armeo
La Popola Liberiga Armeo (ĉine 人民解放军, tradicia ĉine: 人民解放軍, pinjino: Rénmín Jiěfàng Jūn), estis fondita de la Ĉina Komunista Partio la 1-an de aŭgusto 1927 je la tuta komenco de la civila milito, kiu oponis al Kuomintango. Ekde tiu momento ĝi estas la oficiala nomo de tiu armeo.
Popola Liberiga Armeo | ||
---|---|---|
armitaj fortoj Popola Respubliko Ĉinio regula armeo | ||
Komenco | 1-a de aŭgusto 1927 vd | |
Antaŭe | Armeo de la Oka Vojo • Nova Kvara Armeo • Northeastern People's Liberation Army • Ili National Army vd | |
Geografia situo | 39° 56′ 44″ N, 116° 8′ 27″ O (mapo)39.945435116.140696Koordinatoj: 39° 56′ 44″ N, 116° 8′ 27″ O (mapo) | |
Lando(j) | Popola Respubliko Ĉinio vd | |
Sidejo | Pekino | |
| ||
Moto | 为人民服务 | |
Fondinto(j) | Komunista Partio de Ĉinio vd | |
Posedatoj | vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Al tiu estas nombritaj la diversaj civitaj milicoj, kiuj similas al la iama "uzina batalgrupo" en la GDR. La Popola Liberiga Armeo (PLA) entenas ĉirkaŭ 2,81 milionojn da soldatoj, kiuj estas parte rekrutigitaj.
La (Ĉina) Popola Volontula Armeo (PVA) estis la armitaj fortoj deplojitaj de la Popola Respubliko Ĉinio dum la Korea Milito.
Historio
redaktiLa Popola Liberiga Armeo estas unu el la tri kolonoj de la ĉina reĝimo (la aliaj du estas la Ĉina Komunista Partio kaj la ŝtataparato).