Portugala Esperanto-Asocio
Landa Esperanto-Asocio de UEA por Portugalio
Portugala Esperanto-Asocio - portugale Associação Portuguesa de Esperanto - estas la Landa Asocio de UEA por Portugalio.
Portugala Esperanto-Asocio | |
---|---|
Associação Portuguesa de Esperanto | |
Lando | Portugalio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | unua fondiĝdato antaŭ 1926 necerta, refondo en 1972 |
Interretejo | esperanto |
Post la malpermeso de Esperanto-asocioj en 1936,[1] nur en 1972 PEA povis restariĝi, sub la postulo sekvi la gvidliniojn de la eduka ministerio. La fino de la diktatoreco en 1974 ĉesigis ĉiujn restrikciojn por Esperanto en tiu lando. Malgraŭ la malhelpoj UEA kaj IEL havis daŭre membrojn en Portugalio kaj ankaŭ ĉefdelegiton.[2]
PEA aliĝis al UEA en 1979; ĝia prezidanto estas José Manuel Gaspar Martins (stato 2007). La malformale organizita junulara sekcio Portugala Esperanto-Junularo estas la landa sekcio de TEJO en Portugalio.