Prezidanto de Surinamo
La Prezidanto de la Respubliko Surinamo (nederlande President van de Republiek Suriname) laŭ la ŝtata konstitucio de 1987 estas la ŝtatestro kaj registarestro de Surinamo.
Prezidanto de Surinamo | ||
---|---|---|
Chan Santokhi | ||
publika posteno | ||
prezidanto • ŝtatestro • ĉefministro | ||
Komenco | 25-a de novembro 1975 vd | |
Lando(j) | Surinamo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La nuna prezidanto estas Chan Santokhi.
La posteno de ŝtata prezidanto en la nuna formo instaliĝis la 25-an de novembro 1975 lige al la ŝtata sendependiĝo de Surinamo disde la antaŭa kolonia potenco Nederlando. La unua postenulo estis d-ro Johan Ferrier, instruisto kaj veterana politikisto kiu jam de 1968 oficis kiel gobiernestro de la kolonio. Li estis devigita rezigni pri sia posteno en aŭgusto 1980, kaj plurajn monatojn post la puĉo la plejparto de la politika potenco estis transigita al la armea gvidistaro gvide de Dési Bouterse. De tiam ĝis 1988, la nomumitaj prezidantoj estis esence "pupoj" sub kontrolo de la armeestraro, kiu fakte diktatore regis la ŝtaton. Ekde 1988, jaron post ekfunkcio de demokratia konstitucio, principe reekzistis liberaj ŝtataj prezidantoj, kvankam fine de 1990 la armeo ankoraŭfoje perforte demisiigis la tiaman prezidanton Ramsewak Shankar kaj instalis kiel prezidanto la politikiston Johannes Kraag. Ekde 1991 la prezidantoj estas demokratie elektataj.
Listo
redaktinomo | personaj datumoj | oficperiodo |
---|---|---|
Johan Ferrier | (* 1910, † 2010) | 25-a de novembro 1975 - 13-a de aŭgusto 1980 |
Hendrick Rudolf Chin A Sen | (* 1934, † 1999) | 16-a de aŭgusto 1980 - 4-a de februaro 1982 |
Ramdat Misier | (* 1926, † 2004) | 4-a de februaro 1982 - 25-a de januaro 1988 |
Ramsewak Shankar | (* 1937) | 25-a de januaro 1988 - 24-a de decembro 1990 |
Ivan Graanoogst | 24-a de decembro 1990 - 29-a de decembro 1990 | |
Johan Kraag | (* 1913, † 1996) | 29-a de decembro 1990 - 16-a de septembro 1991 |
Ronald Venetiaan | (* 1936) | 16-a de septembro 1991 - 14-a de septembro 1996 |
Jules Albert Wijdenbosch | (* 1941) | 14-a de septembro 1996 - 12-a de aŭgusto 2000 |
Ronald Venetiaan | (* 1936) | 12-a de aŭgusto 2000 - 12-a de aŭgusto 2010 |
Dési Bouterse | (* 1945) | 12-a de aŭgusto 2010 - 2020 |
Chan Santokhi | (* 1959) | 2020 - nun |
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de la registaro de la prezidanto de la Respubliko Surinamo (nederlande) Arkivigite je 2008-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
- konstitucio de la Respubliko Surinamo, 1987 (en angla traduko)