Provinco Leono
León (en hispana) aŭ Leono (Llión, en leona; León en galega) estas provinco de Hispanio apartenanta al la regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi situas nordokcidente de la Iberia Duoninsulo kaj ties ĉefurbo estas Leono. Ĝi limas kun Asturio kaj Kantabrio norde; kun Galegio (precize kun la provincoj Oŭrenso kaj Lugo), okcidente; kun la provincoj Zamoro kaj Valadolido sude; kaj kun la provinco Palencio oriente. Ĝi estis kreita de la provinca divido de 1833, en la tiama Regiono Leono.
Provinco Leono | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Leono | ||
- koordinatoj | 43° N, 6° U (mapo)42.620046-5.8406603Koordinatoj: 43° N, 6° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Torre Cerredo [+] | ||
Akvokolektejo | 15 570 km² (1 557 000 ha) [+] | ||
Areo | 15 570 km² (1 557 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 466 030 [+] (2018) | ||
Denseco | 29,93 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 24 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-LE | ||
Provinco Leono | |||
Vikimedia Komunejo: Province of León [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĝi havas teritorion de 15 581 km². Kaj loĝantaron de 500 200 (laŭ censo de 2008). Denseco: 32,13 l/km².
Ĝi estas trapasejo inter gravaj regionoj de Iberio, ĉar tra la provinco leona trapasas du grandaj vojoj: el sudo norden la Vojo de la Arĝento, kaj oriente okcidenten la Jakoba Vojo.
Komarkoj
redaktiLa provinco estas dividita en dek rurajn komarkojn, nome la jenaj:[1]
- El Bierzo
- La Cabrera
- Esla-Campos
- Montaña de Luna (Luna Montaro aŭ Okcidenta Montaro)
- Montaña de Riaño (Orienta Montaro)
- El Páramo (Leona Paramo)
- Tierra de Astorga
- Tierra de La Bañeza
- Tierra de León
- Tierra de Sahagún
Kaj krome Ribera del Órbigo kun aparta konsidero.
Ĉefaj urboj
redakti# | Urbo | Loĝantaro | # | Urbo | Loĝantaro | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Leono | 124 772 | 11 | Cacabelos | 5132 | |||||
2 | Ponferrada | 65 239 | 12 | Sariegos | 5040 | |||||
3 | San Andrés del Rabanedo | 30 820 | 13 | Fabero | 4551 | |||||
4 | Villaquilambre | 18 676 | 14 | Camponaraya | 4062 | |||||
5 | Astorga | 11 029 | 15 | La Robla | 3884 | |||||
6 | La Bañeza | 10 307 | 16 | Carracedelo | 3472 | |||||
7 | Bembibre | 8979 | 17 | La Pola de Gordón | 3325 | |||||
8 | Villablino | 8919 | 18 | Toreno | 3157 | |||||
9 | Valverde de la Virgen | 7294 | 19 | Cistierna | 3150 | |||||
10 | Valencia de Don Juan | 5302 | 20 | Santa María del Páramo | 3096 | |||||
Fuente: INE 2018 |
Oficiala divido
redaktiLa nura oficiala divido estas la distribuo de la municipoj de la provinco en sep jurisdikciaj partioj: nome tiuj teritorioj apartenantaj al Sahagún, Leono, La Bañeza, Ponferrada, Astorga, Cistierna kaj Villablino.[2]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Comarcas Arkivigite je 2011-11-07 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 13an de Aŭgusto 2014, Asaja León
- ↑ Partidos judiciales de la provincia de León Arkivigite je 2017-11-15 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de Aŭgusto 2014, Consejo General de Procuradores de España
Eksteraj ligiloj
redakti- Diputación de León Arkivigite je 2020-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala Turismejo de la Provinco de Leono
- Oficiala Turismejo de la Urbo de Leono kun retkameraoj Arkivigite je 2012-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala Turismejo de la Skiejo de Leono[rompita ligilo]