Ortangulo
(Alidirektita el Rektangulo)
Ortangulo (aŭ rektangulo[1]) estas paralelogramo, kies anguloj estas ĉiuj ortaj. Se la laterlongoj estas a kaj b, en eŭklida geometrio, la perimetro de la ortangulo estas 2(a + b) kaj ties areo estas a × b.
Kvadrato estas specifa ortangulo, kies lateroj estas samlongaj. La alia specifa ortangulo estas la ora ortangulo.
Difino
redaktiOrtangulo estas kvarlatero kun kvar ortaj anguloj kaj ĝi estas paralelogramo kun orta angulo.
Ecoj
redakti- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝi havas kvar ortajn angulojn.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj estas samlongaj.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj kruciĝas meze.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj lateroj estas samlongaj.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj lateroj estas paralelaj.
Se rilatumo de longoj de lateroj de ortangulo estas racionala, la ortangulo povas esti disdividita je finia kvanto da kvadratoj.
Referencoj
redakti- ↑ Dum NPIV konsideras evitenda la terminon rektangulo, ĝi akceptas la alian neologismon ortogramo pro ĝia analogio al la vortfarado de paralelogramo.