Riaŭo

(Alidirektita el Riau)

Riaŭo (indonezie Riau; javie: رياو‬)[1] estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 87 023 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Riaŭo havis 5 538 367 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 52 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 10 distriktoj, 153 subdistriktoj kaj 1 500 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Pekanbaru. Alia grava urbo estas Dumai.

Riaŭo
Riau

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pekanbaru
Areo 75 569 km²
Loĝantaro 6 344 402 (stato de 2015)
Loĝdenso 83,96 loĝ./km²
ISO-kodo ID-RI
emblemo
emblemo
vdr

La teritorio situas en la ebena, marĉa orienta parto de la insulo borde de la Malaka Markolo La insuloj situantaj nordoriente de la marbordo en 2004 iĝis propra provinco sub la nomo Kepulauan Riau (Riaŭ-insuloj). Riaŭo havas varion de naturaj rimedoj kiel nafto, tergaso, kaŭĉuko, palmoleo, fiŝoj kaj ligno. La strategia situo en la Malaka Markolo, ĉe la plej mallonga mara vojo de Imperia Ĉinio al Barato jam frue signifis gravecon de la regiono.

Referencoj

redakti
  1. Stya Lacksana, Syauqi Ahmad Zulfauzi (2017-05-09). “Kiam finiĝos la fumego?”, Monato. 

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
os 1