Rivas (Nikaragvo)
Rivas estas la ĉefurbo de la samnoma departemento Rivas en la sudo de Nikaragvo ĉe la landlimo al Kostariko. Je la 1-a de januaro 2005 la urbo havis 26.046 loĝantojn.
Rivas | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo municipo de Nikaragvo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Nikaragvo | ||||
Departemento | Rivas | ||||
Fondita | 1835 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 47000 | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Wilfredo López Hernández | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 41 080 (2005) [+] | ||||
Loĝdenso | 146 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 11°26′N 85°50′U / 11.433°N, 85.833°U (mapo) | ||||
Alto | 63 m [+] | ||||
Areo | 280,5 km² (28 050 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC -6 | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rivas, Nicaragua [+] | |||||
Historio
redaktiEn Rivas okazis du bataloj de la centramerika milito kontraŭ la pirato William Walker. La unua batalo en Rivas okazis je la 11-a de aprilo 1856. La soldataro de Kostariko, estrita de la prezidanto Juan Rafael Mora Porras venkis kontraŭ la soldatoj de Walker. Poste multaj el la anoj de la kostarika armeo suferis je ĥolero kaj la piratoj denove okupis la urbon.
En la dua batalo de Rivas, kiu okazis je la 11-a de aprilo 1857 militfortoj el kvin centroamerikaj ŝtatoj, gvidataj de la generalo José Joaquín Mora Porras klopodis okupi la urbon, kie estis la piratoj gvidataj de Walker mem. Post kvarhora batalo la centramerikaj militfortoj devis cedi pro multaj perdoj. Kvankam la piratoj venkis tiun duan batalon de Rivas, ĝi estis la lasta batalo de Walker, ĉar je la 1-a de majo 1857 Walker akceptis la kapitulacion.
Politiko
redaktiUrbestro de la urbo Rivas post la balotoj je la 9-a de novembro 2008 estas la bestobredisto Wilfredo López Hernández de la partio FSLN. Li estas la unua urbestro de tiu partio en Rivas.
Famuloj
redakti- Adán Cárdenas (1836-1916), ŝtatprezidanto de Nikaragvo de 1883 ĝis 1887
- Francisco Urcuyo Maliaños (1915-2001), prezidanto de Nikaragvo dum du tagoj (17-a ĝis 18-a de julio 1979)
- Violeta Barrios de Chamorro (1929-), prezidantino de Nikaragvo de 1990 ĝis 1996 (unua prezidantino de tuta Ameriko)