Robert Bosch GmbH
Robert Bosch GmbH estas internacia teknologia kaj servodona kompanio kiu ekzistas el la divizioj aŭtomobilteknologio, industria teknologio, konsumantproduktoj, energi- kaj konstru-teknologio. Dum la kontojaro 2014 la grupo konsistis el proksimume 290 000 kunlaborant(in)oj kun debito de 49 miliardoj da eŭroj. La Bosch Grupo konsistas el "Robert Bosch GmbH" kaj proksimume 440 filiaj kaj regionaj kompanioj en proksimume 60 landoj.
Robert Bosch GmbH | |||||
---|---|---|---|---|---|
konglomerita firmao • loka interreta registrejo • negoco • automotive supplier • duonkonduktaĵa industrio • home appliance industry vd | |||||
Dum | 15-a de novembro 1886 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Friedrich Hesser, Maschinenfabrik | ||||
Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung | ||||
Fondintoj | Robert Bosch vd | ||||
Sidejo | Gerlingen | ||||
Lando | Germanio | ||||
Estr(ar)o | Stefan Hartung • Volkmar Denner • Franz Fehrenbach | ||||
Dungitoj | 429 416 (stato: 2023) | ||||
Agokampo | Energiilo • hejma ilo • nuba komputado • interreto de aĵoj • Industria teknologio • aŭtomobila parto | ||||
Posedata de | Robert Bosch Stiftung • RB Familiengesellschaft bürgerlichen Rechts • Robert Bosch Industrietreuhand • Robert Bosch Familientreuhand vd | ||||
filiaj kompanioj | BSH Hausgeräte GmbH • Bosch Rexroth • Robert Bosch LLC • Bosch Corporation • Bosch (China) Investment • Robert Bosch Limited • Robert Bosch (Australia) • Bosch Ltd. • Robert Bosch • Robert Bosch Taiwan • Robert Bosch France • Robert Bosch • Bosch Powertrain • Bosch Engineering • Bosch Sicherheitssysteme • Bosch Thermotechnik • ETAS Group • Robert Bosch Automotive Steering • Robert Bosch Battery Systems • Bosch Solar Services • Robert Bosch • Bosch Packaging Technology • Noris Zünd- und Licht-AG • Ideal Werke AG für drahtlose Telephonie • Ateliers de Construction Lavalette • Bosch Power Tools • United American Bosch Corporation • E.l.m. Leblanc vd | ||||
Posedataj kompanioj | Bosch Powertrain • Bosch Ltd. • Robert Bosch • Buderus • BSH Hausgeräte GmbH • Dremel • E.l.m. Leblanc • Dremel Europe • Robert Bosch France vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Historio
redaktiRobert Bosch GmbH fondiĝis en 1886 kiel 'Werkstätte für Feinmechanik und Elektrotechnik' de Robert Bosch (1861-1942) en Stutgarto. Robert Bosch en 1897 sukcese instalis sian magnetsparkilon en aŭtomobilo. Per tio li solvis unu el la plej grandajn problemojn per kiu luktis la aŭtomobiltekniko. Li tuj fariĝis sukcesplena liveranto en la aŭtomobilsektoro.
En 1913 sekvis lumsistemoj, en 1927 dizel-injektosistemoj kaj en 1951 benzin-injektosistemoj. Jam en 1979 - post la alveno de la cifereca elektroniko en la aŭto - sparkadiloj kaj benzin-injektiloj estis integritaj en kompletaj motor-mastrumado-sistemoj.
Aktivitecoj
redaktiAŭtomobilteknologio
redaktiAŭtomobilteknologio estas la plej granda divizio de Bosch. Tiu divizio produktas proksimume 68% de la totala debito. Bosch aktivas en la sekvaj kampoj: injektoteknologio por eksplodmotoroj, flankaparatoj por propulsaj sistemoj, alternativaj propulskonceptoj, sistemoj por aktiva kaj pasivaj sekureco en veturiloj, veturigasisto- kaj komfortfunkcioj, teknologio kaj konceptoj por informado kaj komunikado en aŭtoj, teknologio kaj servado por la aŭtokomerco.
Industria teknologio
redaktiEn la industria teknologio Bosch aktivas en la kampoj aŭtomatigo- kaj enpakadoteknologio kaj fotovoltaikaj sistemoj. Filia entrepreno Bosch Rexroth oferas bazita sur sia sperto en hidraŭliko, elektro, mekaniko kaj pneŭmatiko ĉiujn teknologiojn por propulsaj, direktaj kaj translokaj aplikoj. En la enpakadoteknologio Bosch specialigis sin en procezo- kaj enpakadoinstalaĵoj por la farmacio-, nutraĵo- kaj frandaĵoindustrio.
Konsumantproduktoj
redaktiEkde 2013 la divizio Konsumantproduktoj ampleksas la elektrajn ilojn de Power Tools kaj la 50%-akcion en la firmao Bosch und Siemens Hausgeräte GmbH. Je la fino de 2014 oni tute transprenis tiun firmaon per la aĉeto de akcioj de Siemens.
Energio- kaj konstruteknologio
redaktiEkde 2013 la divizio Energio- kaj konstruteknologio enhavas la sekcion Termoteknologio, produktisto de hejtigaj produktoj kaj varmakvosolvaĵoj kiuj malpli ŝarĝigas naturajn riĉaĵojn, la sekcion Securecaj Sistemoj, ofertisto de sekurecteknologio, komunikadoservoj kaj aliaj servoj al entreprenoj, kaj la sekcion Suna Energio kiu ofertas fotovoltaikajn solvojn. Komence de 2014 Bosch forlasis la fotovoltaikan sektoron.
Posedanta strukturo
redaktiLa kapitalakciojn de Robert Bosch GmbH, por 92%, posedas Robert Bosch Stiftung GmbH per asocio sen profitcelo. Robert Bosch Industrietreuhand posedas la plejmulton de la voĉdonrajtoj. Tiu industria trusto plenumas la kompanian posedantan funkcion. La ceteraj akciojn posedas la familio Bosch kaj Robert Bosch GmbH.