Rockford (Ilinojso)
urbo de Ilinojso en Usono
(Alidirektita el Rockford (Illinois))
Rockford estas la tria plej granda urbo de la usona ŝtato Ilinojso (Illinois) malantaŭ Ĉikago kaj Aurora. Ĝi situas en la kantono Winnebago, ĉirkaŭ 90 km okcidente de Ĉikago. Rockford havas 152.452 loĝantojn (je la 1-a de julio 2004) kaj areon de 146,9 km². Ĝi estas la administra sidejo de la kantono Winnebago. En Rockford troviĝas, apud la strato Broadway, la historia domo de Herrick Cobblestone, kiu estis listigita en 1980 en la Nacia Registro de Historiaj Lokoj (National Register of Historic Places).
Rockford | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbodomo de Rockford
| |||||
city of Illinois (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Usono | ||||
Ŝtato | Ilinojso | ||||
Kantono | Winnebago | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 61101-61110, 61112, 61114, 61125, 61126 | ||||
Telefonkodo | 815 | ||||
Retpaĝaro | www.ci.rockford.il.us | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Lawrence J. Morrissey | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 148 655 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 890 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 16′ N, 89° 6′ U (mapo)42.27113-89.094Koordinatoj: 42° 16′ N, 89° 6′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 218 m | ||||
Areo | 146,9 km² (14 690 ha) | ||||
Horzono | UTC-6 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rockford, Illinois [+] | |||||
Esperanto en Rockford
redaktiRockford estis la sidejo de la Amerika Esperanto-Instituto almenaŭ ekde 1928 (antaŭe ĝi havis sian sidejon en Madison (Viskonsino)).
Personoj en rilato al Rockford
redakti- John B. Anderson, politikisto