Rodolfo AMOEDO estis brazila pentristo, desegnisto, instruisto kaj dekoraciisto.

Rodolfo Amoedo
(1857-1941)
La lasta Tamoja indiĝeno, 1883.
La lasta Tamoja indiĝeno, 1883.
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1857
en Salvadoro de Bahio, Brazilo
Morto 31-an de majo 1941
en Rio-de-Ĵanejro, Rio-de-Ĵanejrio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Académie Julian Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Adelaide Amoedo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Ciclo do Ouro ❦
Marabá ❦
Más notícias ❦
The last Tamoio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ciklo de la orominado, 1892.
La ekiro de Jakobo, 1884.

Biografio

redakti

Lia intereso pri arto kaj dekoracio komenciĝis kiam familiamiko (kiu estis lirikisto) invitis lin por labori sur la nun neplu ekzistanta Teatro São Pedro. En 1873, li enskribiĝis ĉe la "Liceu de Artes e Ofícios do Rio-de-Ĵanejro", kie li studis kun Victor Meirelles. La sekvan jaron, li translokiĝis al la pt:Academia Imperial de Belas Artes. Liaj instruistoj tie inkludis Zeferino da Costa, pt:Agostinho José da Mota kaj la skulptisto Francisco Manuel Chaves Pinheiro. En 1878, lia pentraĵo pri la "Ofero de Habelo" preskaŭ donis al li stipendion por studi en Eŭropo.

El 1879 ĝis 1887, li vivis kaj studis en Parizo. Komence, li sekvis la Académie Julian, sed finfine sukcesis enskribiĝi ĉe la Lernejo de Belartoj en 1880, kie li ricevis la gvidadon de pt:Alexandre Cabanel, Paul Baudry kaj Puvis de Chavannes. Inter 1882 kaj 1884, li partoprenis la pt:Pentrosalono de Parizo evoluigante siajn primarajn temojn pri mitologio, Bibliaj scenaroj kaj indiĝena arto.

Ĉe lia reveno al Rio-de-Ĵanejro en 1888, li estis nomumita "Honora Profesoro" de la Akademio, sed fakte li instruis ĉe la Escola Politécnica kaj okazigis sian unuan personan ekspozicion. Li gajnis oran medalon ĉe la Nacia Ekspozicio Memore de la 1-a Jarcento de la Malfermo de la Brazilaj Havenoj (1908).

Li poste iĝis Profesoro ĉe la Escola Nacional de Belas Artes, kie li instigis studentojn esplori la diversajn procezojn de pentrado (tempero, enkaŭstiko, akvarelo, ktp.). Li ankaŭ aktivis kiel Vicdirektoro kaj Interna Direktoro dum pluraj okazoj.

Aldone al liaj kanvasoj, li pentris panelojn por la Supremo Tribunal Federal en 1909, la Biblioteca Nacional kaj la Teatro Municipal el Rio-de-Ĵanejro en 1916. Du jarojn poste, li estis premiita al la Dua Katedro en la Lernejo de Pentrado, posteno kiun li tenis ĝis 1934. Inter liaj plej konataj studentoj estis la fratoj Arthur kaj pt:João Timóteo da Costa, pt:Lucílio de Albuquerque, pt:Eliseu Visconti kaj pt:Candido Portinari.[1]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. La nuna artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.
  NODES
INTERN 1