Rubikono

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 29 sep. 2019.

Rubikono (latine, Rubico; itale, Rubicone) estas malgranda rivero en norda Italio. En romia tempo ĝi fluis en Adriatikon inter Ariminum (Rimini) kaj Caesena (Cesena). La nuntempa identeco de la rivero estas necerta, sed oni kutime kredas, ĝi estas la Pisciatello en ĝiaj altaj partoj kaj la Fiumicino al maro.

Rubikono
rivero
Bazaj informoj
Longeco 35 km
Fluo
Geografio
Landoj Italio
Regionoj Savignano sul Rubicone
vdr

Romia leĝo malpermesis al generaloj transiri ĝin kun armeo. Oni konsideris la riveron indiki la limon inter la romia provinco Cisalpa Gaŭlio kaj centra Romio; do la leĝo protektis respublikon kontraŭ interna milita minaco.

Kiam Julio Cezaro transiris la riveron 10-an de januaro, 49 a.K., postkurante Pompeon, li rompis la leĝon kaj komencis enlandan militon. Tial hodiaŭ "transiri Rubikonon" signifas - akcepti senrevenan decidon.

Fama diraĵo de la romia verkisto Suetonio pri kiam Cezaro transiris la Rubikonon, estas: Alea iacta est. (la ĵetkubo estas ĵetita)

Antaŭ la publikigo de la Unua Libro, Zamenhof diris, ke li staras "antaŭ Rubikono".

Cezaro transiras la Rubikonon
Supozata loko de Rubikono
La Rubikono apud la buŝo ĉe Gatteo a Mare.
  NODES
INTERN 1