Ryan O'Neal
Charles Patrick Ryan O'NEAL [oNIL][1] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1941 - mortis la 8-an de decembro 2023) estis usona aktoro kaj iama boksisto.[2] O'Neal trejniĝis kiel amatora boksisto antaŭ komenci sian karieron en aktorado en 1960. En 1964, li ludis la rolon de Rodney Harrington en la noktohora televidserio de ABC nome Peyton Place.[3] La serio estis tuja sukceso kaj akcelis la karieron de O'Neal. Li poste trafis alitipan sukceson en filmoj, plej rimarkinde en Love Story (1970), pri kiu li ricevis nomumojn al Oskar-premio kaj al Ora Globo por la Plej Bonkvalita Aktoro,[4] kaj en la filmoj de Peter Bogdanovich nome What's Up, Doc? (1972) kaj Paper Moon (1973), de Stanley Kubrick nome Barry Lyndon (1975), de Richard Attenborough nome A Bridge Too Far (1977), kaj de Walter Hill nome The Driver (1978). De 2005 ĝis 2017, li havis oftan rolon en la televida serio de Fox nome Bones kiel Max,[5] la patro de la ĉefrolulino Temperance "Bones" Brennan.
Referencoj
redakti- ↑ Birth Registry, californiabirthindex.org; alirita la 22an de Junio, 2014.
- ↑ Ryan O'Neal Biography.
- ↑ Peyton Place.
- ↑ Love Story.
- ↑ Bones.