Rybka
Rybka estas ŝakprogramo fare de internacia majstro Vasik Rajlich. Je Decembro 2006, Rybka estas la plej alte taksita ŝakprogramo ĉe pluraj listoj pri taksado de ŝakprogramoj: CCRL, CEGT, SSDF, SCCT, kaj CSS[1]. Ekde la 10-a de Junio, Rybka funkcias ĉu per unu, ĉu per multaj procesoroj (SMP). Rybka haveblas por la mastrumsistemo Vindozo.
Rybka | |
---|---|
Lasta stabila versio | 4.1 |
Permesilo | nelibera permesilo |
Retejo | rybkachess |
Nomo
redaktiLa vorto Rybka signifas fiŝeto en la ĉeĥa lingvo. Propranome, oni elparolas ĝin /'rɪpka/. Al demando pri la nomo en intervjuo de Alexander Schmidt «Ĉu vi elektis la nomon Rybka, ĉar via programo ĉiam forglitas el la manoj, kiel fiŝeto?», Vasik Rajlich iam respondis: «Pri la nomo Rybka, mi bedaŭras, sed tio restos mia privata sekreto :-)»[2]
Teamo
redaktiVasik Rajlich estas la ĉefa verkisto de Rybka. Iweta Rajlich estas la ĉefa testanto de Rybka. Jeroen Noomen estas la verkisto de ĝia libro de malfermado. Christoph Kling estas la desegnisto de la retpaĝaro de Rybka.
Versioj de Rybka
redakti- 2006-11-10 Rybka 2.2 UCI
- 2006-09-26 Rybka 2.1o UCI
- 2006-07-17 Rybka 2.1 UCI
- 2006-06-10 Rybka 2.0 Beta
- 2005-10 Rybka 1.0 Beta
Grafikaj uzulinterfacoj
redaktiRybka estas ŝak-motorprogramo. Eblas uzi ĝin kune kun diversaj grafikaj uzulinterfacoj kiel:
- Arena (libera programo)
- Chessbase/Fritz
- Chess Assistant
- Shredder
- Chess Partner
Referencoj
redakti- ↑ compurtechess.org.uk, Telia, Husvankempen Arkivigite je 2016-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, Sedatchess, computerschach.de Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Uciengines.de
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retpaĝaro
- Oficiala diskutejo[rompita ligilo]
- CEGT listo de ŝakprogramaj taksadojArkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Ludoj de Rybka el ChessGames.com
- Rybka 1.0,Toga & Fruit 2.3.1