Sŭainsona frankolino
La Sŭainsona frankolino (Francolinus swainsonii) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj.
Sŭainsona frankolino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sŭainsona frankolino, en Nacia Parko Kruger, Sudafriko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus swainsonii (Smith, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Malavio, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Zambio kaj Zimbabvo.
Temas pri tre bruna frankolino kun blankanigre tre strieca kolo. La beko, nuda vizaĝa haŭtaĵo kaj gorĝomakuleto estas brilruĝaj dum kruroj estas nigrecaj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Francolinus swainsonii[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.